Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
hejmpaĝoenhavokontaktu nin
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝoUEA internedokumentoj › Eldonserio "Oriento-Okcidento"

ELDONSERIO “ORIENTO-OKCIDENTO” SUB AŬSPICIO DE UEA

Celo

La eldonserio “Oriento-Okcidento” celas kontribui al la Programo de Unesko por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj (antaŭe: Granda Projekto pri la Reciproka Aprezado de Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj, 1956-1966). Pri tiu ĝenerala programo vidu: Esperanto, vol 59, 1966, februaro, pp. 22-23.

Karaktero

En la serio aperas verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento.

Eldonsistemo

Diversaj eldonejoj kontribuas iom post iom al la Serio; ĉiu eldonas nur unu aŭ plurajn librojn laŭ siaj bontrovo, eblecoj kaj financa respondeco.

Ĝisnunaj volumoj

[Aktualigota] Ĝis la fino de 2008 aperis 43 numeritaj kaj 3 sennumeraj volumoj (vidu la apartan liston).

Akcepto

La verkojn aprobas por la Serio la Estraro de UEA laŭ la propono de la koncerna eldonejo.

Financoj

UEA ne havas financan respondecon.

Teknikaj kondiĉoj

  1. Amplekso. Normale ĉiuj verkoj en la Serio ampleksas minimume 100 presitajn paĝojn.
  2. Lingvo. La lingua kvalito de la traduko devas esti garantiita.
  3. Enkonduko. Ĉiu volumo devas enhavi mallongan klarigon pri la celoj de la Serio. Tiu klarigo povas ankaŭ aperi en pli longa enkonduko de la Prezidanto de UEA aŭ alia persono tiucele elektita de la Estraro.
  4. Teknikaj detaloj. La formato, kompost-areo kaj litertipoj estu kiel eble plej similaj al tiuj de la ĝisnunaj volumoj en la Serio: formato 21 x 15 cm, kompost-areo 162 x 100 mm, literoj 9- aŭ 10-punktaj.
  5. Sur la titolpaĝoj aperu la teksto: “Serio Oriento-Okcidento, n-ro… Sub Aŭspicioj de UEA en Operaciaj Rilatoj kun Unesko”. Pri la laŭvica numero indikenda informos la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  6. La eldonkvanto devas esti fiksita interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro de UEA.
  7. Parto de la eldonkvanto estu fortike (aŭ malmole) bindita.
  8. La CO de UEA ricevas de la eldonisto tuj post la apero 5 binditajn ekzemplerojn por la Biblioteko Hodler kaj por reprezentaj celoj (i.a. Biblioteko de Unesko.)
Lasta ŝanĝo:
2008-09-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/regularo_oriento-okcidento.html