Aldonaj dokumentoj
Tiu ĉi raporto estas suplementa al tiu pri Faka Agado, kiu aperis en la Estrara Raporto de UEA por la jaro 2003. Verkis ĝin la komisiito de UEA pri faka agado, Marija Belošević.
Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo, Svedio, estis rimarkinda aktivado de fakaj asocioj. Ankaŭ intereso pri tiu ĉi kampo estas videbla el la fakto ke dudeko da komitatanoj partoprenis viglan diskuton ĉe la subkomitato pri faka kaj scienca agadoj, kiu fakte iĝis nur faka, ĉar por la scienca parto mankis tempo en la diskuto.
La Komitato de UEA dum sia kunsido akceptis rekomendojn de la subkomitato, kiuj espereble helpos en plifortigo de tiu ĉi kampo sur la vojo de utiligado de Esperanto. Per la konkludoj la fakaj asocioj estis vokitaj plimalfermiĝi al similfakuloj, tiel ke ili povu organiziĝi ene de jam ekzistantaj fakaj asocioj. Same oni alvokis al la fakaj asocioj kunlabori inter si (laŭ la modelo de kunlaboro ekz. IFEF-UMEA [fervojistoj/medicinistoj], IKUE-KELI [katolikoj/kristanoj]) kaj ke ili provu starigi kontaktojn kun samfakaj neesperantistaj organizaĵoj.
Siaflanke UEA daŭre strebos plibonigi servojn al la fakaj asocioj: aperigo de informoj en la Jarlibro, laŭ lokaj eblecoj disponigi budon en la Universala Kongreso dum unu tago al la fakaj asocioj, ktp.
Siajn dumkongresajn kunsidojn okazigis 34 fakaj asocioj. Deko da fakaj asocioj uzis la eblecon kaj dum unu tago dividis budon disponigitan al ili en la kongresejo.
Kunlabore kun la lokaj radioamatoroj, ILERA starigis dumkongresan amatoran radio-stacion 8S6UEA. Ankaŭ estis realigitaj kelkaj eksterkongresejaj programeroj kiujn prizorgis la fakaj asocioj: IKEF (komerco kaj ekonomio) aranĝis prezenton de la sveda ekonomio en la Komerca Altlernejo, IKUE/KELI (katolikoj kaj kristanoj) okazigis ekumenan diservon, UMEA (medicinistoj) gastis ĉe la Universitata Kliniko).
La komitato aprobis kunlaboran kontrakton kun «Ligo Humanitas».
La jaro 2003 estis elektojaro por kelkaj fakaj asocioj. Novajn estrararojn elektis: IKUE (katolikoj), ILEI (instruistoj) kaj LSG (samseksamaj geesperantistoj). Pro netrovo de kandidato por la prezidanta posteno, KELI (kristanoj) prokrastis la elektojn por la jaro 2004. Pro nesukcesa trovo de nova estraro (ĝis nuna elektita en la jaro 1996), ASLE (sociallabofristoj) dum sia jarkunveno decidis ke la asocio estu ripozanta ĝis la venonta jarkunveno en 2005 en Vilnius. Tiam oni decidos pri la estonteco de la asocio. Budhana Ligo Esperantista dum sia jarkunveno akceptis novan statuton.
Bedaŭrinde oni devas konstati, ke la Fakaj asocioj ne multe uzis la eblecon diskonigi sian agadon pere de la rubriko Fake en la revuo Esperanto. Tamen, regule aperadis informoj pri la ttt-paĝoj de fakaj asocioj en la rubriko Navige. En la fina parto de la jaro estis lanĉita komuna deklaro okaze de la Eŭropa Jaro de Handikapitaj Personoj flanke de UEA, Eŭropa Esperanto-Unio, kaj AEH (handikapitoj): vidu revuon Esperanto 2003, pĝ. 201.
Bedaŭrinde, la jaro 2003 markis malaperon de unu grava faka asocio. TEĴA (ĵurnalistoj), fondita en la jaro 1948 (kaj de tiu sama jaro kunlaboranta kun UEA) post skriba “referendumo” de la membraro la 31an de decembro ĉesis ekzisti.
Post la forpaso de prof. Terziev, ne estas trovita ĝis nun posteulo ĉe MEL (muzikistoj).
Rimarkindis apero de kelkaj novaj ttt-paĝoj kaj plibonigo/aktualigo de malnovaj. Por ĝenerala interŝanĝo de opinioj estas uzata la retlisto utiligado-de-esperanto_faka-agado@yahoogroups.com. Krome, ekzistas dudeko da fakaj listoj kaj pluraj listoj kiujn utiligas la unuopaj fakaj asociojAparte laŭdinda estas modela laboro de Lucas Yassumura rilate la virtualan refunkcion de TEC, la Terminologia Esperanto-Centro (elektronika bulteno, 6 numeroj dum la jaro 2003).
Meze de la jaro, la Estraro nomis kiel komisiiton pri faka agado Marija Belošević, kiu parte transprenis kontaktojn kun la fakaj asocioj kaj komencis ĝisdatigi kaj aktualigi la datumbazon.
MB, marto 2004