Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojraportoj › elekta propono 2004

Elekta propono 2004

DEFINITIVA RAPORTO DE LA ELEKTA KOMISIONO AL LA KOMITATO DE UEA

Estimata Ĝenerala Sekretario,

laŭ la preskriboj de la Elekta Regularo, la Elekta Komisiono prezentas jenan konkludan raporton.

La raporton mi mem surpaperigas kun konsento de Povilas Jegorovas, kiu aprobis ĝin komplete.

La Elekta Komisiono laboris en tre malfacilaj cirkonstancoj, kiuj ne permesis akurate sekvi la preskribojn de la Regularo, kaj pro tio la komisionanoj pardonpetas.

S-ro Takeuti Yosikazu, Prezidanto de la Komisiono, jam de longe estas tre malsana kaj ne povis okupiĝi pri io ajn. Bedaŭrinde tio ne aperis dekomence, oni sciis precize pri lia sanstato nur antaŭ iom da tempo, kaj tio bremsis esploron pri kandidatoj, kolekton de informoj kaj antaŭ ĉio la necesan diskuton inter la komisionanoj. Tiun ĉi raporton s-ro Takeuti ne ricevis, ĉar malfacilas kontakti lin kaj precipe ricevi respondon. Ni preĝu por li.

La laboro de la Elekta Komisiono direktiĝis al prezento de:

Bedaŭrinde la nombro de kandidatoj ne permesas prezenton de du diversaj listoj. Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por konkuro interpersona. Mi krome atentigas ke por kelkaj kandidatoj la postuloj de la Regularo pri prezentado de kandidatiĝo estas tro komplikaj kaj sekve stariĝis ia malemo sekvi ilin. Tute klare dirite, estis necese peti kaj re-peti por ricevi la necesajn dokumentojn kiel postulite kaj la rezulto ne ĉiam estis kontentiga.

Sekve, la Elekta Komisiono akceptis kandidatojn kaj dokumentaron surbaze precipe de esencaj faktoj kaj kono pri la homoj.

La Elekta Komisiono okupiĝas pri elekto de:

KOMITATANOJ C, ESTRARO, KOMITATAJ REVIZIANTOJ, FINANCA KOMISIONO.

La Elekta Komisiono listigas la kandidatigojn alvenintajn kiuj povas esti proponataj:

KANDIDATOJ POR KOMITATANECO C:

KANDIDATOJ POR LA ESTRARO:

La kandidatiĝoj de Ivo Osibov kaj Amri Wandel validos nur, se ili estos elektitaj Komitatanoj B.

Kandidatiĝoj de Renato Corsetti, Ulla Luin, Andrej Grigorjevskij validos nur, se la Komitato elektos ilin kiel Komitatanojn C.

Por Ans Bakker-ten Hagen, Maritza Gutierrez, Claude Nourmont kaj Yu Tao, nun Komitatanoj A, oni bezonos konfirmon pri tio.

KANDIDATOJ POR "KOMITATAJ REVIZIANTOJ":

Ambaŭ devos esti elektitaj Komitatanoj C.

KANDIDATOJ POR "FINANCA KOMISIONO":

Komitataneco ne estas deviga.

ELEKTA PROPONO

La Elekta Komisiono proponas ke la :

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato la sekvajn Komitatanojn C:

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato la sekvan Estraron, kondiĉe ke ĉiuj 9 havu statuson de komitatano (ĉu A, ĉu B aŭ C) je la momento de la elekto, kun indiko pri preferataj agadoj, por la laborperiodo 2004-2007:

specifa elekto:

Prezidanto Renato CORSETTI  
Vicprezidanto Ivo OSIBOV prezidanta anstataŭanto, rekta kunlaboranto de la Prezidanto pri la strategia kaj ĝenerala laborplano, internaciaj rilatoj, Nobel-premio
Ĝenerala Sekretario Ulla LUIN  
komuna elekto Estraranoj  

La Komitato elektu 4 personojn inter la 6 proponitaj:

Ans BAKKER-TEN HAGEN financo kaj administrado
Maritza GUTIERREZ landa agado
Claude NOURMONT kulturaj kaj kongresaj agadoj
Amri WANDEL faka agado, familia kaj junulara agado,
Andrej GRIGORJEVSKIJ informadiko, Delegita Reto, novaj servoj, ilia modernigo, ktp.
YU Tao azia agado, eltrovado de amikoj de Esperanto inter internacie konataj personoj.

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato la sekvajn Komitatajn Reviziantojn por la laborperiodo 2004-2007:

La Elekta Komisiono proponas kaj rekomendas al la Komitato elekton de tri personoj inter la sekvaj kandidatoj por la Financa Komisiono por la laborperiodo 2004-2007:

La Elekta Komisiono opinias, ke la proponitaj homoj bone povos plenumi la taskojn, pri kiuj ili sin proponis kaj kiuj rilatas la ĉefajn agadojn de la Asocio. Ĉiukaze estos specifa tasko de la nova Estraro mem interkonsenti kaj dividi la diversajn laborkampojn inter la elektotaj personoj.

Edvige Tantin Ackermann
Membro de la Elekta Komisiono

Lasta ŝanĝo:
2004-05-24
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/raportoj/elekta_propono2004.html