Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojraportoj › estrara raporto 2003

Estrara Raporto 2003

Aldonaj dokumentoj

TAMENAJ KLOPODOJ:
LA AFRIKA AGADO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO EN 2003

Gbeglo Kofi

La ĉefaj rubrikoj de la agado en Afriko estas (laŭ la Strategia Plano de UEA) informado, instruado kaj utiligado de la lingvo. Ĉe ĉiu el la tri rubrikoj la agantoj de la movado en Afriko provis ion fari. La Afrika Oficejo, Afrika Komisiono, landaj asocioj kaj kluboj afrikaj , kaj eĉ eksterafrikaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj partoprenis en la agado. Kvankam la jaro estis ege malfacila pro granda sekeco (manko de rimedoj) en la fondaĵo Afriko, ĉiuj instancoj de la movado en Afriko tamen laboris.

INFORMADO

La afrikanoj bezonas informojn pri la Esperanto-movado. Tiuj informoj atingis kaj Esperantistojn kaj Ne-Esperantistojn.

En Benino okazis radioelsendoj dum pluraj semajnoj pri la internacia lingvo. S-ro HOUNSOUNOU François kaj GBADAMASSI Latifou tiel informis la geaŭskultantojn pri la movado.

En Ganao, dum renkontiĝo de Unesko-kluboj s-roj Paul Kwessi MESSAN kaj Alfred ARTHUR prezentis la lingvon al la partoprenantoj.

La junulara sekcio de Unuiĝo Togolanda por Esperanto tute ne silentis. Estraranoj de la junulara asocio JOTE prezentis la lingvon per elsendoj tra la radiostacioj de Amegnran kaj Vogan,. Krome JOTE organizis prelegojn tra liceoj kaj kolegioj. Ĝia vicprezidanto, s-ro ATTAGLO Elom, prezentis la lingvon al studentoj de la universitato de Lome, kiuj enskribiĝis por kurso. Ankaŭ la landa asocio UTE siamaniere informis pri la lingvo. Krom la propagando per la matĉoj de la futbalteamo, ankaŭ la 11-a nacia kongreso estis alia okazo por informi : la radio- kaj televidstacio de la urbo Aneho prezentis la lingvon al siaj aŭskultantoj, kaj samtempe dum longa tempo raportis pri la kongreso. Leterojn al ministerioj kaj aliaj instancoj dissendis la prezidanto Jean-Marie MBOGE MBELE de AEK en Kamerunio. La asocio tiel informas pri Esperanto, kaj kampanjas por varbi pli da homoj al la lingvo. Ntawu Hubert sukcesis starigi grupon, kies anoj informis pri la lingvo en Goma, Kiliba, Kalonge, ktp.

En la revuo African Journal of Language Research (Afrika revuo pri lingva esplorado) redaktata en la universitato de la niĝeria regiono Imo (Imo State University) en Niĝerio, la nuna prezidanto de la landa asocio de Niĝerio, Princo Henriko OGUINYE aperigis artikolon, kies titolo estas "Esperanto: Solution to Linguistic Domination" (Esperanto: Solvo de Lingva Superregado) . Temas pri tre bela ekzemplo de enpenetro en afrikajn universitatajn mediojn.

Okaze de la muzika festivalo FESPAM fare de la registaro de Konga Respubliko, BRAZZA ESPERANTO-CENTRO organizis gravan eventon nomitan Kampanjo ESPERANTO, de la 2a ĝis la 7a de aŭgusto 2OO3, precize en la kultura centro Angola Libre en Brazza-urbo. En Niĝerlando Florent CLUSE, Arthur SEMEDO kaj Mathieu SEDJRO prelegis pri Esperanto en la franca kultura centro de la ĉefurbo Niamey. Poste, ili iris de lernejo al lernejo por informi pri la internacia lingvo. La kulmino de ilia informagado estis elsendo tra du radiostacioj: RM kaj Tembara FM. Membro de la araba komisiono de UEA, s-ino Marie-Helene DESERT aperigis anoncon pri Esperanto-kurso en Maroka gazeto. Komence de 2003 membroj de EASA en Sudafriko presigis novajn kolorajn informilojn, celante ĉefe al la junularo. Meze de 2003 ili varbis pri Esperanto, kunlabore kun la esperantista instruista asocio ILEI, dum la jara konferenco de internacia federacio de lingvoinstruistoj (FIPLV). Okazis du prelegoj pri Esperanto kaj ekspozicio pri Indiĝenaj Dialogoj. Ekis kunlaboro de EASA kun grupoj kiuj apogas multlingvecon en Sudafriko (MAG). Novaĵleteroj estas dissenditaj al interesuloj en la angla, por ke ili vidu la utilecon de Esperanto. EASA aperigis duonpaĝan artikolon en Soweta gazeto Jozi News kaj ekkompletigis sian informadon per interreto (www.esperanto.za.org). Pluaperis la revuo Bona Espero. La lasta numero enhavis historion de la sudafrika movado, verkitan de eminenta sudafrika esperantisto Edwin de Kock.

La afrika oficejo de UEA respondis pli ol 130 informpetojn paperajn. Tiuj ĉi venis al ĝi rekte aŭ el la CO. La centra oficejo de UEA nun taskas la afrikan oficejon respondi tiajn venintajn el Afriko. La oficejo ankaŭ rete respondis informpetojn. Ĉar informi estas tre grave por la disvastigo de Esperanto kaj vere malfacile, la afrika komisiono de UEA sukcesis verki informilaron Kiel Informi. Tiu ĉi dokumento celas la ne-esperantistan publikan, dum Afrikaj periodaĵoj informas la Esperantistojn pri la tutmonda movado, kaj aparte pri la afrika. La periodaĵoj OVO de TIETTI-Intituto de Esperanto en Togolando, ALVOKO de la landa asocio UTE de Togolando, TR'AFRIK' de la afrika oficejo , KUKO de la afrika komisiono kaj la AFRIKA RETO pluaperadas. En la jaro la unua aperas kvarfoje rete kaj dufoje papere kun sia numero 39/40 fine de la jaro; la dua aperas dufoje rete kaj papere, dum la tria aperigis sian unuan paperan formon fine de la jaro; la reta regule aperis en la jaro, prezentante raporton pri ĵusa agado de asocio, klubo aŭ unuopulo. KUKO aperis dufoje en la jaro kaj nur rete prezentiĝis al la membroj de la komisiono. La AFRIKA RETO estas ricevata de afrikanoj, el kies verkoj kompiliĝas la periodaĵo. La periodaĵo DIA VERBO de Unuiĝo Togolanda por Esperantistoj-Katolikoj (UTEK) aperis dufoje en la jaro. Dissendolistoj ege informas pri la movado. Nun estas multaj afrikaj listoj, kaj tiu kun nomo LA KOMUNUMO AFRIKO donas buntajn informojn al siaj membroj. Tiu informagado tute ne vanis, ĉar aperis novaj gelernantoj.

INSTRUADO

La instruado en Afriko okazas perkoresponde, perrete, surloke en kluboj aŭ/kaj en lernejoj. La lerneja instruado pli kaj pli okazas per la rubriko "Lernejoj por evoluoj" de la programo PRIORITATO AFRIKO. Tiu ĉi programo prezentas la diversajn ŝtupojn de la instruado en Afriko.

En Benino la lernejoj elementaj de Tozounme, Kodji, kaj Aguidahoue disponigas E-kursojn al gelernantoj. Gaston HOUSSOU gvidas la unuan lernejon, dum en la dua Pierre HOUEMAVO zorgas pri la Esperanta kurso. François HOUNSOUNOU gvidas la kurson en Aguidahoue. Li tie organizis seminarion por eduki aliajn instruantojn.

Athanase Namutema WABASOBE en DRKongolando instruas Esperanton al infanoj en la lernejo CEFI de la urbo Uvira proksime de la lago Tanganika. Dank'al klopodoj de KASHANDO Buregeya, la klubo Karitato naskiĝis en Burundio la 29-an de aŭgusto 2003 post la vizito de BIRINDWA MUSHOSI. La sidejo de la klubo estas en Matadi kaj ĝi havas kvinkapan estraron. La E-kursoj okazas ĉiulunde, merkrede kaj sabate de la dekkvina ĝis la dek-sepa horo. Post la E-kurso, okazas diskuto kies temoj estas - kiel eviti militon kaj krei pacon inter homoj; - kiel vivi kune kun ĉiuj. En Ganao okazis seminario , dum kiu sep Esperantistoj lernis ankaŭ pri gvidado de kluboj kaj praktikado de Yumeiho-terapio de la japano Saionji Masayuki. La malagasoj kompilis propran kurson, kiun ili disponigis perkoresponde al la gelernantoj. Okazis en la lando, en aprilo, la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. La prezidantino RALALARISOA Justine kaj veterano Eugene RAVELOSON gvidas la instruagadon. En Kotdivuaro, ekde la mezo de oktobro, la klubo ESSANO kunvenas ĉiudimanĉe de la 18-a ĝis la 19-a horo. Dum la kunveno okazas 50-minuta E-kurso gvidata de KOUEVI Agossou. Poste, sekvas dek-minuta diskutado pri la kluba vivo. La klubanoj ofte parolas pri kiel Esperanto povas helpi ilin malkovri aliajn horizontojn. La lingvoscio de la plej granda parto de la kursanoj estas elementa; nur du sekvas la perfektigajn kursojn. La estraro de JOTE, pere de sia vicprezidanto ATTAGLO Elom, gvidas kurson en la universitato de Lome (Togolando). UTEK instruas al estontaj pastroj de la pastra lernejo de Lome. Dume la instrufako de la Togolanda landa asocio, TIETo, daŭrigas sian instruagadon: instruado perkoresponda per la kurso Ferez, surloka en kluboj per la Zagreba Metodo, perfektiga per la libro Por la Praktikantoj. Ĝi krome organizis siajn kutimajn ekzamenojn de la jaro: la nacia kaj la du internaciaj de UEA-ILEI okazis en aŭgusto kaj decembro kun ĉirkaŭ 15 kandidatoj. S-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, DEGBE Zissou, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi, KOUEVI Togbe Basile kaj SAGBADJELOU Kokou senlace laboras por la instituto. Tiu ĉi en venonta septembro disponigas surlokan kursojn al la gelernantoj de sia lernejo nun konstruata dank'al klopodoj de Hans BAKKER. Tiu ĉi kontaktis homojn malavarajn, per kies donacoj la lernejo estas nun konstruata. La financado de la instruado en la lernejo estas alia problemo nun pripensata.La lernejo funkcios laŭ normalaj programoj en la lando, sed krome estos aldonaj fakoj: pacedukado, Esperanto (kiel lingvo kaj vivkoncepto (homaranismo/hilelismo)). La stato de la nunaj laboroj videblas ĉe : http://www.esperanto-nederland.nl/togo/bouw.html. La lernantoj de Ntawu Hubert aktive instruas : samideanoj Alphonse WASEKA kaj fraŭlino Gertrude BEMBELEZA iris al KALONGE kaj KAVUMA (sudo-kivu Bukavu) por disvastigi Esperanton laŭ la peto de s-ro Daniel DURAND de Monda Solidareco kontraŭ Malsato. Goma Esperanto-Klubo sub la gvido de sia prezidanto Alexis ASUMANI BENGANTUNDU, malfermas sian unuan publikan klason por komencantoj. La lernejo ORODO en Niĝerio disponigas E-kursojn al siaj lernantoj. Sinjoro Israel UHUEGBU zorgas pri la organizado de la kurso. La instruado okazas ankaŭ en Kongo-Brazzaville, kie ekzistas kelkaj Esperantistoj. Michel DIALUNDAMA gvidas kurson tie. En Malio, la membro de la afrika komisiono s-ro Flayoro Drissa Diakite ĉiam klopodas engrundigi la verdan semon. Li skribis: "Mi ricevis retadresojn de du esperantistoj-turistoj (Maŭritanio kaj Alĝerio), francoj, kiuj vizitis multajn landojn en Afriko; mi skribis sen sukceso." En Malio, nia lingvo, laŭ mia opinio, vere suferas; la du unuajn trimestrojn 2003 la E-movado preskaŭ pligrandiĝis: mi havis 7 lernantojn, la lecionoj estis laŭ "la metodo DLEK "; en kelkaj semajnoj 5 lernantoj forlasis. Mi nun daŭrigas la lernadon kun 2 kaj mi tute ne scias ĉu ili estos esperantistoj aŭ ne."

La araba komisiono de UEA agadas ankaŭ en Afriko. Tiukadre s-ino Marie-Helene DESERT instruas al Magrebanoj. En Niĝerlando okazas kurso. S-ro Florent CLUSE instruas per la libroj Zagreba Metodo kaj Prenu Plu, verko de GBEGLO Koffi. S-ro Ali Mze Mihidjahi instruis la lingvon en Komoraj Insuloj. Li starigis studgrupojn, kies anoj kunvenas regule por helpi unu la alian en la lernado. La landa asocio EASA en Sudafriko starigis novajn kursetojn en Soweto, Kaburbo, Pretorio. Pluiras la koresponda kurso. Okazis fine de 2003 elementa ekzameno laŭ la reguloj de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. La du kandidatoj (Benjamin Nyemya kaj Mahilo Walushi) trapasis. Estas planata alia elementa ekzameno por 2004 kaj eble ankaŭ mezgrada. Ankaŭ la afrika oficejo instruas, ĉefe perkoresponde. Disponigante informojn pri la lingvo, ĝi tuj invitas al la lernado. Ĝi havas kursojn en la angla kaj franca por la komencantoj. Krome ĝi helpas ankaŭ Esperantistojn perfektiĝi. La diversaj kursoj estas :

Korekti leterojn de afrikanoj kaj klarigi pri la eraroj estas alia instrurimedo en la afrika oficejo. Multaj leterintoj tiel ricevis kurson en la jaro. Necesas aldoni, ke ankaŭ Hans BAKKER kontribuegas en tiu ĉi instrumaniero. Havi komunan programon de la instruado en Afriko estas granda zorgo de la afrika komisiono. Tiucele ĝi ĵus starigis programon de la nacia nivelo en Afriko. Starigo de programoj de aliaj niveloj sekvos poste. Afriko bezonas instruistojn kaj instruilojn/lernilojn. Ĵus naskiĝis la fondaĵo HANS omaĝe al la karmemora Hans ten HAGEN. Tiu ĉi fondaĵo subvencias instrulaboron, ĉefe trejnkursojn por instruistoj en Afriko. La afrikanoj povos tiel ĉi harmonie progresi en la lernado de la lingvo, kiun ili utiligos por atingi la celon, kiun ĉiu fiksas al si.

UTILIGADO

Kluba vivo, korespondado, ktp estas la uzokampo de Esperanto en Afriko. Komence la korespondado okazis nur papere, sed nun ĝi okazas ankaŭ rete. Koresponda Servo Mondskala (KSM) plu pretas helpi al afrikanoj trovi korespondantojn. En la jaro 53 petoj estas adresitaj al KSM, kiu kontentigis ĉiujn.

La kluba vivo koncernas ĉefe la kunvenojn de la kluboj, kongresojn de landaj asocioj, festetoj, ktp.

Naciaj kongresoj okazis en Malagasio ( dua kongreso , de la 15-a ĝis la 18-a de aprilo), Togolando (11-a kongreso, de la 27-a ĝis la 29-a de decembro). En decembro okazis Zamenhof-festoj en Benino (vilaĝoj Codji kaj Aguidahoue), Togolando (urbo Aneho), Demokratia Respubliko Kongolanda (Kinshasa). En tiu ĉi estas festita ankaŭ la 40-jariĝo de la landa asocio DKEA. Okazis pluraj kunvenoj de DKEA-estraro en la jaro, kio helpis plivigliĝon de la movado en lando. La ĉefa ideo por la kreo de la Klubo ESSANO en Kotdivuaro estas grupigi volontulajn sportamantojn kaj lernigi al ili la internacian lingvon Esperanto kaj poste agadi portmedie. Konsiderante tiun ĉi bazan ideon, la klubanoj ĝemeligas la uzadon de la lingvo kun siaj sportagadoj. Ili do ĉiusemajne elektas tagon por agadi sporte almenaŭ unu horon . Dum tiu ĉi sporthoro, ĉiu devige parolas nur Esperanton. Kiuj krokodilas, tiuj donas punmonon. En Niĝerio estas starigita en februaro provizora estraro kun la precipa tasko konigi la landan asocion al la aŭtoritatuloj de la lando. Jam en antaŭa jaro, la siatempa estraro ekklopodis por tio. En 2003, danke al senlacaj laboroj de Princo Henriko OGUINYE kaj Abraham MRAKPOR, povis okazi kunvenoj de Niĝeriaj Esperantistoj. Nun la landa asocio estas finfine registrita ĉe la ministerio pri enlandaj aferoj. La Sudafrikanoj multaterene uzas la lingvon. Klopodoj por eldoni librojn okazis; ankaŭ renkontiĝoj kaj vizitoj. La libro de Elisee By'Elongo, en kiu li raportas pri sia etno la "Bemboj", fintajpiĝis. Mankas nun la rimedo por eldoni ĝin profesie, sed esperindas ke iu el inter la pli grandaj esperanto-eldonejoj kapablos tion fari. Juna blinda EASA-ano, Morne van der Merwe, komencis brajligi kelkajn librojn de la asocia biblioteko. En majo 2003 okazis mini-kongreso en Soweto. Okazis pli granda tutafrika kongreso en marto 2004. Esperantistoj Sudafrikaj ricevis viziton de pluraj eksterlandanoj, ekzemple S-ino Dagmarsdotter, S-ro Schwichow el Usono, kaj S-ro Chambreuil el Francio. Tiuj vizitoj estas ĉiam okazoj por Sudafrikaj esperantistoj praktiki la lingvon rekte kun eksterlandanoj, ĉar la ŝancoj vojaĝi ekster Sudafriko estas maloftaj. EASA tamen sukcesis sendi unu de siaj junaj lernintoj, Clement Mokone "Mildulo", al junulara renkontiĝo "Festo" en Bretonio, Francio. Post sukceso en la elementa ekzameno, Clement partoprenis asocian lotumon kaj gajnis flugon kaj partoprenkostojn. Tian vojaĝon EASA donacos al alia junulo en 2004. En Tanzanio okazis renkontiĝo de Esperantistoj en decembro. Krome ZDIF (Zinduka Development Initiative Forum) intense agadas ne nur por Esperanto sed ankaŭ por eksterlingvaj aferoj. Tio okazas dank'al klopodoj de Mramba Simba, kaj en la kadro de apliko de Esperanto. ZDIF estas registrita ĉe la ministerio de enlandaj aferoj je 21-1-2003. Tiel ĝi tute libere agadis kaj jam atingis bonajn rezultojn. Ĝi - renovigis la klasĉambrojn de 8 elementaj lernejoj, - aĉetis 600 librojn por 13 elementaj kaj 1 mezgrada lernejoj, - helpis 107 orfojn kaj infanojn de malriĉaj gepatroj studi en lernejoj, - disdonis kuracilojn en ŝtataj sancentroj al 500 pacientoj. Nun ZDIF planas multajn aliajn laborojn, pri malario, HIV/AIDS, sporto, agrikulturo, konstruado de sancentro, konstruado de infanloĝejo, ktp. En Senegalio la agado de Alphonse DIATTA estas rimarkinda. Tiun ĉi landon vizitis la franco Arnaud LAGRANGE, kiu helpis al la movado tiea plivigliĝi. Christophe BADIATE, kiu en la jaro partoprenis E-aranĝojn en Eŭropo, profitis el la vizito de Arnaud por vigligi sian grupon. En Zimbabvo funkcias la klubo de Harare, kiun gvidas s-roj Bernard LONDONI kaj LONDONI BUZEGE Kelly. La unua jam renkontiĝis kun Oliver MAZODZE por kunlaboro inter tiulandaj Esperantistoj. En Kamerunio kun novaj esperanstistoj kreiĝis en Douala la Esperanto-grupoj KED (Klubo de Esperanto en Deido) kaj "Club Cité des Palmiers". La afrika oficejo klopodegis en tiu kampo de utiligado de la lingvo. Ĝi eldonis la libron Togolando Fabelas. Alia libro, La Instruisto, estas finpretigita, kaj tuj atingos la publikon. La artikolaro La Monepidemio de SAGBADJELOU Kokou kaj la libro El Bubembe Ekoj de Elysee BY'ELONGO estas jam tajpitaj. Nun estas preparata libro de Heidi GOES pri la Esperanto-movado en Afriko. La periodaĵoj Ondo da Vero, Alvoko kaj Tr'afrik' estas eldonataj en la afrika oficejo. Krome la Afrika Oficejo finpretigis novan ttt-paĝon, kiu nun dank'al Andrej GRIGORJEVSKIJ, la UEA-estrarano pri informado, gastas ĉe http://www.uea.org/kiu/afriko.

Ankaŭ la retpaĝo de "Kursejoj" meritis la atenton de la afrika oficejo. Tiu ĉi metis novajn informojn sur la paĝon, kaj kontaktis Esperanto-centrojn kaj kursejojn por havi ĝisdatigitajn informojn. Simila afero koncernas ankaŭ la adresaron de la afrikaj Esperantistoj. La afrika oficejo ĝisdatigis sian adresaron, kiu nun harmoniiĝas kun tiu de Hans BAKKER. Pri ĉiu Afrika Esperantisto nun estas facile troveblaj jenaj informoj: adreso, loĝloko, naskiĝdato, ktp. La oficejo funkciigas ion, kion ĝi nomas "jubilea kalendaro de la Afrikaj Esperantistoj". Tie ĉi, temas pri sendado de bondezirkartoj al fidelaj gesamideanoj/kunlaborantoj afrikaj okaze de ties respektiva naskiĝdata reveno. Pli ol 200 kartoj estas senditaj en la jaro, kio povis kuraĝigi plurajn plu kaj pli labori por Esperanto.

Tute ne malgrava afero estas la komisiiteco de TEJO por la landa agado en Afriko. Dum la Internacia Junulara Kongreso de 2003 elektiĝis nova estraro de TEJO, kiu tiam renovigis la konsiston de aliaj organoj siaj. La Beninano HOUNSOUNOU François estis komisiita de TEJO zorgi pri ties regiona agado en Afriko. Li jam rilatis kun multaj gejunuloj Esperantistoj afrikaj kaj kun landaj asocioj/kluboj.

Vere abundas planoj ĉe la afrikanoj, sed manko de rimedoj por efektivigi ilin bremsas la agadon. Rifuĝejoj en DRKongo, Burundio, Ruando, ktp. klopodas diligente lerni kaj uzi la lingvon por proksimiĝi unuj de la aliaj. En Burkinafaso Koura Bagassi provis ion fari, sed ne tute sukcesis. Tiuj multaj provoj kaj eĉ tiuj supre menciitaj ne tute realiĝis. Antaŭvidita kongreso ne okazis en Benino, kaj la Togolanda kongreso okazis nur du tagojn, kvankam kombinite kun la Zamenhof-festo. Ganaanoj planis tutlandan renkontiĝon, sed tio ne povis okazi. La agado en Afriko ŝajnas regresi, ne pro manko de laboremo en la afrikanoj, sed pro manko de monrimedoj.

En la jaro la afrika fondaĵo ricevis malpli ol 4000 eŭrojn kiel donacojn, sed la bezonoj ege malpliigitaj sumiĝis je 11.000 eŭroj. Tiu malkresko de agado sur la kontinento pluiros, se rimedojn la Esperantistaro ne tuj trovos. Certe neniu Esperantisto ŝatus, ke Esperanto malaperu en Afriko. Tial ĉi ĉiu estas petata pripensi la tutan aferon kun UEA kaj kun la zorgantoj pri la afrika agado, ke tiu ĉi pluiru. La tutmondiĝo de nia movado estas neevitebla. Tial Afriko bezonas helpon de la aliaj kontinentoj. La fondaĵo Afriko atendas viajn donacojn en Konto Afriko aŭ en afrika kapitalo.Tiu ĉi kreskis de 24.546 eŭroj komence de la jaro ĝis 48.756,48 ĉe la fino. La kapitalo mem estas netuŝebla, kaj nur ĝia rento estas uzata por kovri elspezojn. Oni povas sendi al UEA donacojn por la kapitalo, sed ekzistas krome du aliaj manieroj: oni povas resti posedanto de la mono kaj prunti ĝin senrente al la afrika kapitalo, aŭ oni povas eĉ tute ne sendi ĝin sed promesi ĝian renton al la konto Afriko. Donacantoj bonvolu korespondi kun Hans BAKKER pri tio (Kastelenstraat 231-II, 1082 EG Amsterdam, Nederlando – hansbakker@raketnet.nl). Fine, konsilindas konstante legi pri la movado en Afriko. La retlisto agado-en-afriko@yahoogroups.com regule donas informojn pri la E-laboroj en Afriko. Por aliĝi al ĝi necesas sendi malplenan mesaĝon al agado-en-afriko-subscribe@yahoogroups.com.

Pliaj informoj pri la afrika agado troveblas - ĉe la ttt-ejo de UEA - ĉe ttt-ejoj de afrikaj kluboj/asocioj - en informiloj retaj/paperaj de Afrikanoj La afrika oficejo de UEA liveros al vi kompletajn informojn pri ĉio kion vi bezonas pri Afriko.

La Afrika Oficejo de UEA, B.P. 13169, Lome, TOGO E-poŝte : afrika.oficejo@uea.org

Lasta ŝanĝo:
2004-05-16
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/raportoj/afrika_agado2003.html