AMRI WANDEL
La hebrea lingvo parolata en Israelo prezentas senprecedencan fenomenon. Antikva lingvo kiu dum jarcentoj estis efektive morta, servanta nur por preĝo kaj uzata por legi kaj studi la sanktajn librojn, reviviĝis, kaj tuta popolo ĝin parolas kiel ĉiutagan lingvon. Kvankam lingvistoj ĝin nomas nov-hebrea, la hebrea lingvo nuntempe parolata en Israelo apenaŭ diferencas de la antikva hebrea lingvo, la lingvo de la biblio. Kompreneble ĝi havas multajn novajn vortojn, sed la baza sintakso kaj vortprovizo estas la samaj (tamen la skribo - la alfabeto - estis alia).
La hebrea lingvo nomas sin ivrit - kiu signifas "la lingvo de la alia bordo de la rivero". En la biblio tio estas la nomo por Mesopotamio, el kiu venis Abraham. Tamen laŭ la lingvika klasifiko la antikva hebrea apartenas al la grupo de okcidentaj semidaj lingvoj, kaj ne al la orientaj, mesopotamiaj. Por kompreni la fontojn el kiuj la novhebrea estis ĉerpita, necesas koni la lingvan originon de la hebrea, ĝian evoluon en la antikva tempo kaj ĝiajn parencajn lingvojn: la araban kaj la aramean, el kiuj la hebrea prenis multajn vortojn. La semidaj lingvoj dividiĝas al tri originaj grupoj: la orientaj semidaj lingvoj parolitaj en Mesopotamio (kiuj originis de la antikva akada), la nord-okcidentaj semidaj kaj la sud-okcidentaj. El la akada evoluis la babela kaj la asura. El la nord-okcidenta, la aramea, ugarita kaj kanaana lingvoj (el la lasta fontis la fenika kaj la hebrea); kaj el la sudokcidenta, la araba kaj la amhara. (Interesa aspekto pri la ĉi-lasta lingvo estas ke pro la enmigrado de falaŝoj, anoj de la juda komunumo en Etiopio, al Israelo, kreiĝis en Israelo granda grupo de parolantoj de la amhara lingvo, kiu povas influi ankaŭ la hebrean). La antikva hebrea plu evoluis tra la biblia hebrea, la talmuda hebrea (en kiu estis skribitaj la Miŝnao kaj la Talmudo, en la helena kaj romia epoko; en ĝi oni trovas fortan influon de la aramea), la mezepoka (kiu evoluis kaj postlasis gravajn verkojn ĉefe en la "ora tempo" de la judoj en Hispanio, absorbinte multajn vortojn de la hispana kaj araba), ĝis la novhebrea.
Kune kun la renoviĝo de la juda popolo en la antikva hejmlando de la hebreoj, kaj kun apero de la cionista movado en la dua parto de la pasinta jarcento, la enmigrintoj volis vivigi ankaŭ la antikvan lingvon, la hebrean, kaj ekuzi ĝin kiel ĉiutagan lingvon. La tasko estis tre granda kaj malfacila: oni devis ponti la gigantan breĉon de jarcentoj da kultura kaj teknika evoluo, dum kiuj la hebrea lingvo restis skriba, preĝlingvo. Oni devis adapti ĝin al la daŭre ŝanĝiĝantaj kaj kreskantaj bezonoj de la moderna mondo. Ankaŭ la novhebrea havas sian Zamenhof: granda parto de la novhebrea estas la verko de unu persono, Eliezer Ben-Jehuda. Li inventis kaj novigis milojn da vortoj por la modernaj terminoj, ĉerpante el la fontoj de la hebrea lingvo: por multaj novaj terminoj li uzis bibliajn radikojn. Ekzemple por la vorto elektro li proponis ĥaŝmal, kiu aperas en la biblio nur unu fojon, kun ne klara signifo, por priskribi la aspekton de anĝelo en la libro de Jeĥezkelo. Tiu vorto civitaniĝis en la novhebrea kaj fariĝis la radiko de pluraj vortoj ligitaj al elektro. La verko de Ben Jehuda estis daŭrigita dum la dudeka jarcentro, kaj ankaŭ nuntempe - novaj vortoj estas daŭre kreataj kaj aldonataj al la lingvo. Kvankam tiu renoviĝo kaj adaptiĝo okazas ankaŭ en aliaj lingvoj, en la hebrea tiu procezo estas tre intensa kaj rapida, ĉefe pro du faktoroj: la enmigrado kaj la armeo. Krome sed ne laste, kiel en multaj aliaj landoj nuntempe estas intensa influo de la usonaj kulturo kaj lingvaĵo, precipe sur la junularo kaj per la profesia lingvo.
Ekde la fino de la deknaŭa jarcento, sed multe pli dum la dudeka, venis al la lando pluraj ondoj da enmigrantoj, el tre variaj kulturoj, landoj kaj mondopartoj. Ili alportis la kulturon de siaj devenlandoj, ĉu de Okcidenta kaj Norda Eŭropo, ĉu de Orienta Eŭropo (Rusio kaj Pollando - ĉiuj tiuj judoj nomiĝas "aŝkenazoj"), ĉu de la mediteranea regiono aŭ Nordafriko (sefaradoj). Ofte lingvoj absorbas kaj adaptas fremdajn vortojn dum sia natura evoluo, sed la evoluo de renoviĝanta hebrea lingvo estas pli rapida kaj same la absorbo de fremdvortoj, kiuj originas de etnaj grupoj loĝantaj en Israelo kaj parolantaj la hebrean lingvon. La lingvoj kiuj tiel plej forte influis la evoluon de la hebrea en la lastaj jardekoj estas la jida, germana kaj rusa ĉe la aŝkenaza flanko, kaj la araba, hispana kaj ladina ĉe la sefarada. En la lastaj jaroj okazis granda enmigrado de la antaŭa Sovetunio, kaj sekve oni multe aŭdas la rusan en Israelo, kiu neeviteble ankaŭ influas la evoluantan ĉiutagan hebrean lingvon. Tio kvazaŭ fermis cirklon, ĉar la origina lingvo de multaj el la unuaj enmigrintoj en la pasinta jarcento estis la rusa, kaj ĝi influis ankaŭ la eknoviĝantan hebrean lingvon de tiu frua epoko.
Dum la trijara servperiodo en la israela armeo kreiĝas inter la samrotanoj speciala etoso kaj ofte ankaŭ ĵargono. Okazas ke novaj slangvortoj, mallongigoj kaj esprimoj uzataj en la armeo disvastiĝas al la ĝenerala lingva komunumo kaj enradikiĝas en la lingvo. Ekzemple, ĉu vi povus diveni kion signifas la akronimo TEVP (en Esperanta traduko)? Ne estas la nomo de iu tutmonda Esperanto asocio. . . En la hebrea ĝi estas Z. B. Ŝ. , aŭ Zabaŝ, kiu estas vokaligita akronimo de la frazo "Tio estas via problemo", nome "Tio ne estas mia zorgo": "Vi plenumu la taskon, kaj via planita ekskurso - nu, TEVP!"
Por normigi kaj plani la kreskon de la lingvo, por proponi novajn vortojn laŭ la bezono kaj por provi direkti la kreskon estis fondita la Akademio de la Hebrea Lingvo (AdH). Fondita en 1953 laŭ registara leĝo, AdH respondecas ankaŭ pri la esploro de la hebrea lingvo en ĉiuj epokoj kaj direktas la lingvan evoluon teorie kaj praktike. AdH havas ĝis 23 membrojn - gravaj esplorantoj de la hebrea lingvo kaj verkistoj. La laboro de AdH estas farata en komisionoj, inter ili komisionoj pri fakaj terminoj. Grava projekto de AdH kiu estas unika al la hebrea lingvo estas la vokaligo de la hebrea: tradicie la hebrea lingvo havas nur konsonantajn literojn, kaj la vokaloj estas markitaj pere de specialaj signoj - konsistantaj el punktoj kaj streketoj, skribitaj sub kaj super la literoj. Krom en libroj kaj gazetoj por novaj lernantoj de la lingvo, oni apenaŭ uzas la vokalajn signojn - kaj tiam, por faciligi la legadon oni uzas ortografian sistemon kiu nomiĝas "plena ortografio": oni aldonas kelkloke literojn kiuj servas kiel vokaloj, kaj indikas la ĝustan elparolon. Tiu sistemo estas relative nova, kaj ofte ne ekzistas firmaj reguloj kiel enmeti la vokalajn literojn.
AdH faras multajn proponojn kaj rekomendojn pri novaj vortoj kaj terminoj, sed pluraj restas kiel lingvaj kuriozaĵoj kaj ne estas akceptitaj. Fama tia ekzemplo estas la hebrelingva termino por telefono - saĥ-raĥok (laŭvorte: malproksimparolilo), kiu ne estis akceptita: ĉiuj plu uzas telefon. Same kiel en Esperanto, la fina decidanto ĉu iu vorto akceptiĝas aŭ restas kuriozaĵo estas la parolantaro, la amaskomunikiloj, kaj la verkistoj.