Konstatinte pri la manko de kohera lingva politiko ĉe UEA kaj pri
la bezono pritrakti plurajn lingvajn aspektojn, la Komitato:
konstatas, ke la lingvan evoluon de Esperanto konsistigas interplekto
de pluraj elementoj: la parolata lingvo, literaturo, gazetaro, movado kaj
la Akademio de Esperanto;
notas, ke inter tiuj elementoj la revuo Esperanto, la publikaĵoj
de UEA kaj TEJO kaj la lingvaj instancoj (kiel AdE kaj TEC) havas esencan
rolon;
konstatas, ke por sana lingva evoluo de Esperanto estas grave, ke
ekzistu regula informfluo kaj harmonia kunlaboro inter tiuj instancoj;
komisias al la Estraro krei strukturon, kiu difinu kaj konkretigu
la lingvan politikon de UEA kaj kunordigu la interrilatojn inter la elementoj
menciitaj ĉisupre;
rekomendas, ke la Estraro tasku difinitan estraranon aŭ komisiiton
pri lingvopolitiko kaj rilataj temoj;
rekomendas serioze konsideri la diversajn eblecojn por eldono de
nova aŭ reviziita Esperanto-vortaro, verkita de fakuloj laŭ modernaj
leksikografiaj kriterioj.
La Komitato,
konsiderante la diskutojn en la laborgrupo pri lingvopolitiko kaj en la koncerna
parto de la Esperantologia Konferenco,
konsciante pri la neceso ellabori koheran lingvopolitikon de UEA adekvatan
al la bezonoj de la Esperanto-komunumo,
1. kreas konstantan komisionon pri lingvopolitiko;
2. komisias ĉi tiun komisionon okazigi seminarion pri "lingvopolitiko
de UEA", rekte antaŭ la 81-a UK en Prago;
3. komisias la komisionon ellabori konvenajn proponojn pri lingvopolitiko
de UEA kaj prezenti ilin al la Komitato dum ĝia kunsido en Prago.
La Komitato de UEA
alte taksas la okazigon de la unua komitata seminario pri lingvopolitiko,
kiu metis fundamenton por pli altnivela traktado de lingvopolitikaj temoj
en la gvidaj organoj de UEA;
konstatas la bezonon daŭrigi kaj pliprofundigi la laboron sur tiu
kampo, inkluzive de la scienca esplorado pri Esperanto, la provizado de konsiloj
kaj referenciloj por la lingvouzantoj, kaj la evoluigo de vortaroj kaj fakaj
terminaroj laŭ internacie akcepteblaj normoj;
kaj tial plivastigas la mandaton de la Komisiono pri Lingvopolitiko, konsistanta
el komitatanoj Blanke, Fettes, Wandel kaj Yamasaki, per jenaj taskoj:
1. diskonigi la rezultojn de la seminario, eventuale i. a. per la
eldono de la referaĵoj en iu modesta formo;
2. iniciati diskutojn kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado (per
ties direktoro d-ro Tonkin), kun la Akademio de Esperanto (per ties prezidanto
d-ro Bormann), kun la interesitoj pri Terminologia Esperanto-Centro (per
komitatanoj d ro Blanke kaj s-ro Darbellay), kaj eventuale kun aliaj lingvopolitike
aktivaj organizaĵoj kaj grupoj, por plua evoluigo de komuna lingvopolitika
programo;
3. prezenti al la Komitato raporton kun rekomendoj por diskuto ĉe
la 82-a Universala Kongreso en 1997;
4. konsideri la organizadon de dua lingvopolitika seminario en la
proksima estonteco.
La unua seminario de UEA pri lingvopolitiko okazis sabate, antaŭ la malfermo de la UK, kaj allogis ĉ. 90 kongresanojn.
Interkonsulte kun la komisionanoj Mark Fettes, Amri Wandel kaj YAMASAKI
Seikô, mi organizis ĝin sekvante la lastjaran rezolucion de la
Komitato pri lingvopolitiko. Ĝia celo estis, surbaze de la konceptoj
esprimitaj en ĉi tiu revuo (majo, p. 89-90), konkrete trakti pri kvar
difinitaj lingvopolitikaj temkompleksoj:
Pri bazaj konceptoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado en etnaj lingvoj enkonduke
prelegis prof. Humphrey Tonkin, pri ekzemploj el la japana informis YAMASAKI
Seikô, kaj pri la (nov)hebrea prof. Amri Wandel. Ĉi tiu
enkonduka parto celis konsciigi nin pri la ekzisto de lingvopolitiko kaj lingvoplanado
ĉe etnaj lingvoj, el kies ekzemploj oni eble povus lerni por Esperanto.
La rolon de planlingvaj akademioj prilumis d-ro Sergej Kuznecov, kiu prezentis tipologion de tiuj institucioj. D-ro Werner Bormann skizis siajn vidpunktojn pri la estonta laboro de la Akademio de Esperanto.
La atenton de la Akademio devus tuŝi ankaŭ la temo de d-ro Renato Corsetti. Elirinte el siaj familio-lingvaj spertoj, li atentigis pri la observebla kontraŭdiro inter personaj lingvaj gustoj kaj la oficiala lingva normo.
La leksikografio en Esperanto estas aparte grava tereno. Tipologion de ĉefaj etnolingvaj vortaroj prezentis prof. John Wells, kaj tiel, nerekte, li komprenigis al la aŭskultantoj ke multo estas farenda por pli bone evoluigi la Esperantan leksikografion.
Fine Mark Fettes substrekis la neceson ellabori koheran lingvopolitikon kaj prezentis ideojn por realigi ĝin.
La kontribuoj vekis tre viglan diskuton, kvankam la disponebla tempo neniel sufiĉis. Estas planite eldoni la materialon kaj organizi pluan seminarion, sed kun pli limigita temaro. Portempa komisiono de la Komitato de UEA pri lingvopolitiko serĉos vojojn por plu okupiĝi pri tiu temo. Ĉe tio la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda LingvoProblemo (CED) kaj la Akademio de Esperanto certe devos ludi aparte aktivan rolon.
Detlev Blanke (Germanio)