La Komitato de UEA en Tampereo (1995) kreis komisionon pri lingvopolitiko kaj komisiis ĝin okazigi lingvopolitikan seminarion en la posta jaro. La seminario okazis sabate, la 20-an de julio 1996, en konferenca salono de la kongresejo de la Praga UK. Ĝi estis plenŝtopita.
Jam kelkfoje la Komitato de UEA rezoluciis pri la neceso de lingvopolitiko (vidu la unuan aldonaĵon, paĝo 69). La seminario estis provo komenci la diskuton. Ja estis evidente, ke ne regas unueca kompreno pri tio, kio estas aŭ povus esti la lingvopolitiko de UEA. La intenco ne estis finsolvi ĉiujn malfermajn demandojn, sed ekdiskuti la temon. Ni ja konsciis, ke devas sekvi aliaj seminarioj dum la estontaj kongresoj. Laŭ mia scio tio ne okazis. Tro multo dependas de la iniciato de unu aŭ du homoj. La seminarion mi preparis kaj gvidis.
La ĉefaj ideoj, laŭ kiuj estis elektitaj la traktendaj temoj, estis jenaj:
Bedaŭrinde ne ĉiuj prelegintoj liveris la tekstojn de siaj kontribuoj. Estas tamen utile publikigi la ricevitajn, por ke la temo restu atentata kaj eble pludiskutata. Mi aldonas tekston, kiun mi dum la seminario enkonduke nur tre skize aludis. Ĝi montras mian pozicion pri la lingvopolitiko, kiu ne nur koncernu UEA, sed la tutan lingvokomunumon.
Eble la broŝuro helpos pludiskutigi la temon kaj finfine trovi tiujn homojn, kiuj ne nur estas kompetentaj, sed ankaŭ pretaj kaj kapablaj sin engaĝi organize.
Berlino, februaro 1999
DETLEV BLANKE
1. Kp. i.a. Florian Coulmas (1992), Die Wirtschaft mit der Sprache. Eine sprachsoziologische Studie, Frankfurt/Main: Suhrkamp, pĝ.143 kaj sekve; kaj Francesco Dominguez kaj Núria López (1995), Sociolinguistic and Language Planning Organizations, Amsterdam/Philadelphia: John Benjamins.
2. Eĉ je la danĝero, ke mi jam tedas iujn homojn, oni rigardu la modelan laboron, kiun faris Eugen Wüster verkante kaj eldonante sian Enciklopedian Vortaron.
9.30-9.35 Bonvenigo (LEE Chong Yong)
9.35-9.40 Programklarigoj (Detlev Blanke)
9.41-10.00 Kio estas lingvoplanado? (Humprey Tonkin)
10.00-10.20 Lingvoplanado en Japanio (YAMASAKI Seiko)
10.20-10.40 Lingvoplanado en la (nov)hebrea (Amri Wandel)
10.40-11.10 Diskuto
11.10-11.30 Planlingvaj akademioj inter programo kaj realo (Sergej Kuznecov)
11.30-11.50 Novaj defioj antaŭ la Akademio de Esperanto (Werner Bormann)
11.50-12.10 Kreoliĝo de Esperanto inter personaj gustoj kaj oficiala
normo (Renato Corsetti)
12.10-12.40 Diskuto
12.40-13.00 Paŭzo
13.00-13.30 Ĉefaj tipoj de vortaroj - defioj al la Esperanta leksikografio
(John Wells)
13.30-14.00 Diskuto
14.00-14.20 Ĉu do ni havu nian lingvopolitikon kaj se jes, kiel realigi
ĝin? (Mark Fettes)
14.20-15.00 Diskuto kaj konkludoj