DETLEV BLANKE
Jen kaj jen dum la lastaj jaroj leviĝis diskutoj pri tio, kio estas lingvopolitiko rilate al Esperanto, ĉu Universala Esperanto-Asocio devus havi iun apartan lingvopolitikon, kaj simile. La Komitato fondis komisionojn (ili venis kaj iris. . . ) kaj akceptis diversajn rezoluciojn, ofte sufiĉe belajn. Tamen, eble ne fariĝis sufiĉe klare, kio estas aŭ estu la "lingvopolitiko" de kio. Kaj krome, mi suspektas, ke nur malmultaj pretis akcepti, ke entute necesas okupiĝi pri la temo. La lingvo ja estas bela, funkcias. Eŭropo kaj la mondo havas lingvajn problemojn. Do, neniu vojo preter Esperanto. Do, kial lingvopolitikon por Esperanto? Kiu bezonas ĝin kaj - multe pli komplike - kiu devus okupiĝi pri ĝi? Organizaĵoj, individuoj, kiu entute? Jen jam la dilemo. Sed ni konsciu: minoritatoj batalantaj por siaj lingvoj, ŝtatoj kaj organizaĵoj, ili ofte havas sian lingvopolitikon pri sia(j) etnolingvo(j). Kial tio ne koncernu ankaŭ Esperanton?
Ĉu do temu pri "lingvopolitiko de UEA"? Certe. Sed tio ne sufiĉas. Necesas lingvopolitiko, kiu koncernu la tutan lingvo-komunumon de Esperanto. Kvankam ĝi nenial reduktiĝas al UEA kaj eĉ ne identas kun la sumo de ĉiuj esperantistaj organizaĵoj kaj institucioj, UEA tamen devus ludi gravan rolon en tio. Sendube, aparte la Akademio devus ludi aktivan rolon.1
Necesus do komuna lingvopolitika strategio de kiom eble plej multaj partoj kaj strukturoj de la tuta lingvo-komunumo, de la ĉefaj periodaĵoj, eldonejoj, la tuta infrastrukturo kaj multo alia devus enplektiĝi, ankaŭ influhavaj individuoj kaj simile.
Certe, pri ĉio oni povas diskuti, eĉ nepre devas. Pro tio mi denove klopodas reliefigi mian pozicion kaj miajn proponojn pri la temo.1
La nocion "lingvopolitiko" oni ofte trovas en rilato kun naciaj lingvoj. Ekz. konatas, ke Indonezio, Israelo aŭ Francio havas aktivan lingvopolitikon. Pli kaj pli oni diskutas la tiklajn aspektojn de postulenda klara lingvopolitiko de Eŭropa Unio kaj simile.
Parolante pri lingvopolitiko lige al Esperanto, oni ofte nur pensas pri la disvastigo de la lingvo en difinitaj sociaj medioj, ekz. en EU aŭ UN.
Tamen, la afero ŝajnas esti pli komplika.
Por niaj bezonoj iom krude, ni difinu: Politiko estas sistema aktivado aŭ aktiva sinteno de homo, homa grupo, organizaĵo, institucio aŭ ŝtato por konservi, ŝanĝi aŭ atingi difinitan celon aŭ staton.
En la germana, tre konvene, ekzistas diferenco inter:
a) Sprachenpolitik: "politiko pri lingvoj" (laŭvorte "lingvoj-politiko");
b) Sprachpolitik: "politiko pri lingvo" (laŭvorte "lingvopolitiko").
Tion distingante, en la germana oni komprenas sub la du nocioj:
a) politiko pri lingvoj
tutecon de celoj kaj konformaj agoj de ŝtato rilate al:
la rolo de fremdaj lingvoj en la propra ŝtato (ekz. rolo de fremdaj
lingvoj en la propra kleriga sistemo), resp.
la rolo de la propra lingvo ekster la propra ŝtato (ekz. en internaciaj
organizaĵoj,
disvastigo de la lingvo en aliaj landoj kaj regionoj k. s. );
b) politiko pri lingvo
tutecon de la celoj kaj konformaj agoj de ŝtato pri la konservo (foje
"purigo") kaj evoluigo de la propra enlanda lingvo (resp. lingvoj).
Ĉi tio ofte ligitas kun lingvo-planado, lingvo-direktado, lingvo-normigado,
lingvo-kulturado.
Por a) kaj b) multaj ŝtatoj havas apartajn instituciojn. Por parto de a) (rolo de la germana lingvo kaj kulturo eksterlande), la germanoj havas i. a. la Goethe-Institutojn, kaj por b) i. a. la Instituton pri la Germana Lingvo en Mannheim kun la Duden-redakcio. Krome ekzistas diversaj sciencaj institutoj, privataj institucioj kaj societoj kun siaj eldonaĵoj.
En la Esperanta lingvouzo oni ĝenerale ne faras la distingon supre menciitan.
Kiel jam supre menciite, estus bone la lingvopolitikajn konceptojn ne limigi al la organizaĵo UEA. Ni konsideru la lingvopolitikon de la Esperanto-komunumo (LiPEK). Pri kio do temu?
LiPEK povus esti la strategio kaj taktiko de la Esperanto-komunumo por
a) konservi certan staton de Esperanto (Eo) kiel lingvo (ekz. fundamenteco,
stabileco ktp);
b) pluevoluigi (resp. krei kondiĉojn por pluevoluigi) Eon por ĝeneralaj
(ĉiutaga lingvo ktp) kaj specifaj celoj (faka, beletra, familia ktp);
c) konservi resp. atingi certan socian statuson de Eo en la neesperantista
socio. Por pli bone kompreni la interrilatojn de tiuj tri, estus utile,
distingi inter interna kaj ekstera LiPEK.
Sub interna LiPEK mi provizore komprenas la strategion kaj taktikon de la Eo-komunumo celanta:
a) la konservon de la stabileco de Eo kiel lingvo kaj la klaran fikson
kaj respektigon de ĝia normo (do devus esti pli da klareco kaj interkonsento
i. a. pri jenaj diferencoj aŭ nuancoj: ĉu ni celu la "akademi-kontrolatan",
la "analiz-skolan", la "iltis-manifestan", la karolo-piĉan
aŭ alispecan Eon? Ĉu ni nomu la lingvon de Zamenhof, laŭnorme
"Esperanto" aŭ, erarige kaj malesperantologie, "ILo"?);
b) la pluevoluigon de Eo, adekvatan al la nuntempaj kaj estontaj komunikbezonoj
(aparte, se temas pri faka apliko);
c) la kreadon de modernaj kaj aktualaj registriloj pri la lingvo (tio signifas,
ke ili estu pli aktualaj kaj pli kompletaj ol la nunaj PIV kaj PAG: do ekz.
science prilaborita gramatiko, ampleksaj ĝeneralaj, specialaj fakaj
kaj aliaj vortaroj, ĝisdataj registriloj de la lingva apliko, ktp);
d) la adekvatan sciencnivelan esploradon de la fontoj, stnzkturo, funkciado,
evoluo kaj apliko de Eo (kaj la precizan dokumentadon de tiu esplorado,
do i. a. bibliografiadon);
e) la klerigon de la Eo-komunumo, por krei en ĝi komprenemon pri (kaj
aktivan rilaton al) LiPEK;
f) la kreon de taŭgaj novaj instancoj, resp. la reformon de la ekzistantaj
por atingi la celojn supre menciitajn.
Tio estas komparebla kun la germana kompreno sub 1. 2. b).
La Akademio de Esperanto devus havi pozicion pri la interna LiPEK. Sed por multaj demandoj la kadro estus pli larĝa.
Sub ekstera LiPEK ni komprenu la strategion kaj taktikon de la Eo-komunumo:
a) krei por Eo favorajn kondiĉojn en la neesperantistaj naciaj sciencaj,
politikaj kaj sociaj medioj;
b) krei por Eo favorajn kondiĉojn en neesperantistaj internaciaj politikaj,
fakaj kaj aliaj sociaj medioj kaj organizaĵoj (ekz. UN, Unesko, fakaj
mondaj organizaĵoj k.s.) kaj ŝtataj organizaĵoj (ekz. Eŭropa
Unio);
c) kompetente kaj adekvate defendi Eon kontraŭ neseriozaj kaj malĝustaj
atakoj.
Nur kun funkcianta interna LiPEK estas antaŭvideblaj pli grandaj sukcesoj en la ekstera LiPEK.
Pri tio certe ekzistas malsamaj opinioj. La respondo al la demando eble dependas de diversaj faktoroj, i. a. de tio, ĉu oni vidas en Eo:
inteligentan ludilon (daŭre laŭplaĉe "plibonigeblan");
lingvon por en si enfermita kaj elita minoritato;
(necese stabilan kaj riĉan) modelon de lingvopolitika alternativo por
la interetna komunikado.
La respondo pri la neceso de LiPEK ankaŭ dependas de tio ĉu oni opinias:
ke Eo povas/devas evolui absolute tiel "nature" kiel etnolingvoj;
aŭ
ke necesas certa aktiva sinteno al ĝia evoluo (do multaj ebloj inter
la polusoj "plene libera" lingvoplane "stirita" evoluo).
Krom tio gravas, kiom fortaj oni taskas la konverĝajn resp. la diverĝajn lingvo-evoluigajn faktorojn, kiuj efikas al Eo (kiel, kun specifaĵoj, al iu ajn lingvo).
Ni bezonas ĝin aparte tiam, se ni volas proponi Eon al la "mondo" (aŭ "jam iom pli frue", almenaŭ al Eŭropo) por difinitaj funkcioj, sen ridindigi nin mem.
Pri kiuj komunikaj funkcioj kaj terenoj oni volu proponi la lingvon, tio estas ankoraŭ diskutinda.
Se ni do volus konvene atentigi pri Eo, tiam ni, almenaŭ laŭ
mi, devus pli multe kaj pli sisteme agi por:
pli bone konservi ĝian bazon (konservemo); kaj
adapti ĝin pli bone al la komunikaj funkcioj de la nunaj kaj estontaj
sociaj bezonoj (lingvoplanemo).
Eblas lerni el la rezultoj de lingvoplanado ĉe etnolingvoj (i. a. rolo de lingvokulturadaj, lingvoplanadaj instancoj, akademioj k. s. ).
Kvankam novaj komisionoj, organizaĵoj kaj aliaj strukturoj en Esperantio ofte estas dekomence mortnaskitaj, oni eble tamen povus pensi pri iu instanco, reprezentanta la tutan lingvo-komunumon (aŭ tiujn partojn, kiuj akceptus la neceson de LiPEK). Ĝin ni provizore nomu Internacia Lingvopolitika Konsilantaro de Eo (ILKE).
La kreado de nova institucio ne devu senvalorigi la jam establiĝintajn, eĉ kontraŭe. Ĝi estus sencoplena nur, se ĝi senburokratie helpus aktivigi la tradiciajn kaj eble transprenus funkciojn, kiujn la ekzistantaj ne povas aŭ ne volas transpreni. Ĝi neniel celas anstataŭi la Akademion de Esperanto, sed eble helpus al ĝi pliaktiviĝi kaj vere pligravigus ĝian rolon.
La celo de la agado de ILKE estu, antaŭ ĉio, harmonie kunordigadi kaj kunaktivigadi la diversajn lingvopolitike iel aktivajn grupiĝojn ene de la tuta Esperanto-komunumo por realigi la internan kaj eksteran strategiojn de LiPEK (vidu 2. 1 kaj 2. 2).
Tio povus koncerni i. a. AdE, TEC, CED kaj terminologie aktivajn fakajn asociojn, (en)universitate aktivajn kaj stabilajn instancojn (ekz. ELTE Budapest), interlingvistikajn kaj esperantologiajn arkivojn, kolektivojn, organizaĵojn kaj simile.
Se oni tamen ne sukcesos ĉetabligi la plej diversajn fortojn de la tuta movado, LiPEK provizore agadu laŭ la konstatebla kunlaboremo, en ekstrema (kaj espereble evitinda) kazo nur en la kadro de UEA.
El la celoj de ILKE oni povas dedukti i. a. jenajn taskojn:
krei la por 5. 1 necesan infrastrukturon;
stimuli celkonformajn debatojn por pli klare skizi la esencon de LiPEK;
stimuli celkonformajn esplorojn;
aktivigi kaj modernigi tiujn instancojn, kiuj jam ekzistas (AdE, TEC, CED
k. s. );
"eduki" la movadon en la senco de LiPEK.
La celoj kaj taskoj de ILKE necesigas kelkajn rimedojn. luj jam ekzistas,
aliaj devas esti kreitaj. Temas i. a. pri:
organizpolitika kaj interndebata bulteno;
faka revuo (ekz. iniciati la aperigon de faka periodaĵo por Eo, ĉu
Esperantologia Revuo aŭ simile)3;
radio-disaŭdigoj;
pli bona kaj la laŭplana utiligo de la ekzistantaj eblecoj por publikigo
(LPLP, Esperanto-dokumentoj kaj aliaj eldoneblecoj);
aranĝoj dum UK-oj, sed regule ankaŭ ekster ili;
financaj kaj teknikaj rimedoj de UEA (i. a. ties Centra Oficejo) kaj de
aliaj partneroj de LiPEK;
naciaj partneroj (bibliotekoj, aliaj arkivoj, universitataj pozicioj).
Ĉio ĉi estas ligita kun diversaj aktivaĵoj kaj agadoj,
resp. necesigas ilin. Al tio i. a. apartenas:
internaj kaj publikaj debatoj, aparte inter kompetentuloj;
eldonado ;
organizado de aranĝoj;
publikigo de rekomendoj kaj pozicioj;
celkonforme partopreni en esperantistaj kaj neesperantistaj aranĝoj,
ktp.
ILKE povus havi proksimume jenan strukturon: koresponda konsilantaro,
en kiun eniras kompetentaj delegitoj el diversaj institucioj (AdE, CED k.
s. ) kaj organizaĵoj. (Necesus, tamen, difini, kio estas "kompetenteco"
- malfacila sed neevitebla tasko.)
Pri la strukturo, agadformo, elektiĝo de homoj en ILKE, same pri financoj
kaj simile, necesas ellabori praktikajn kaj neburokratajn solvojn.
Por iom pliprofundigi la komprenon pri la neceso de LiPEK kaj konkretigi, pri kiuj taskoj, agadoj kaj dezirindaĵoj ILKE devus okupiĝi, por kunordigadi LiPEK, sekvas listo de teoriaj temoj, kiujn necesas diskuti:
a) La koncepto pri lingvopolitiko rilate al etnolingvoj, kiom kaj kiel
ĝi estas uzebla por Eo?
b) Kiuj estu kadroj de interna kaj ekstera lingvopolitikoj de Eo?
c) Kion kovras la nuntempa normo de Eo? Kiom stabila ĝi estas aŭ
estu? Kiel certigi ĝian respektadon?
ĉ) La konceptoj pri lingvoplanado en etnolingvoj, kiom kaj kiel ili
estas uzeblaj por Eo?
d) Lingvaj institucioj en etnolingvoj - ĉu kaj kion eblas lerni de
ili por Eo?
e) Kia estu la rolo de la Akademio de Esperanto kiel gvida lingvo-institucio
de la Eo-komunumo?
f) Situacio kaj bezonoj por faka apliko kaj la faka lingvo (i. a. la rolo
de la reaktiviginda Terminologia Centro de UEA, TEC);
g) Esperanta leksikografio en perspektivo - kiuj bezonoj ekzistas kaj kiel
realigi ilin?
ĝ) Esperanta stilistiko en perspektivo - kiuj bezonoj ekzistas kaj
kiel realigi ilin?
h) Esperanta gramatiko en perspektivo - kiuj bezonoj ekzistas kaj kiel realigi
ilin?
ĥ) Politiko pri esplorado (interlingvistiko/esperantologio): kiuj temoj
prioritatas?
i) Eldonpolitiko (beletro, faka literaturo, diversspecaj periodaĵoj,
enciklopediaj registriloj, instruiloj, interlingvistikaj kaj esperantologiaj
publikaĵoj kaj periodaĵoj, diverscelgrupaj informiloj ktp);
j) Interna dokumentado kaj bibliografiado (bibliotekoj, muzeoj, publikaj
kaj privataj kolektoj, bibliografioj, katalogoj ktp);
ĵ) Arkivoj landaj (centraj, regionaj kaj lokaj niveloj) kaj de internaciaj
asocioj kaj instancoj;
k) Politiko pri historiografio;
l) Nova, daŭre kompletigebla Enciklopedio de Eo;
m) Rolo de la novaj elektronikaj medioj (ekz. Interreto); ktp.
Ĉiukaze necesas debati pri prioritatoj kaj koncentri la malmultajn fortojn al difinitaj celoj.
1. Sed tiam necesus entute redifini la celon, taskojn, strukturon kaj aktivaĵojn de la (tro) tradicia institucio. Kvankam tio al mi ŝajnas ege necesega, verŝajne nuntempe ne venas la necesaj impulsoj.
2. Kp. i. a. miajn ĉi-temajn kontribuojn en Esperanto, majo 1996, kaj Informilo por Interlingvistoj 16 ( 1/1996).
3. Espereble la iniciato de Christer Kiselmann, (re)lanĉi la revuon Esperantologio - Esperanto Studies, trovos la merititan reeĥon en la lingvo-komunumo. Ĝi ja taŭgus por la menciita celo.