Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojkriterioj_subvencioj

Kriterioj pri subtenotaj projektoj

Kriterioj kaj procedo por elekto de finance subtenotaj projektoj

La ĉi-sekva dokumento klarigas la kriteriojn laŭ kiuj subvencipetoj al UEA (aŭ al ĝiaj apartaj instancoj) estos prijuĝataj.

Ĝi ankaŭ klarigas la procedon por prezenti la peton kaj por prezenti raportojn pri la progreso de la subvenciita agado.

Kriterioj

Ĉiu subvenci-peto estos juĝata surbaze de la ĉi-sekvaj elementoj

- avantaĝo por la Esperanto-movado.

Kvankam avantaĝoj povas esti rektaj (pli da Esperanto-parolantoj, difinita verko eldonita, ktp.) kaj nerektaj (konsciigo de la publiko pri lingvaj problemoj), estas evidente ke la rektaj kaj mezureblaj avantaĝoj estos preferataj.

- Plenum-kapablo fare de la subvenci-petanta instanco aŭ individuo.

Kvankam la plenumo povas esti antaŭvidata kiel kolektiva laboro de difinitaj homoj/instancoj, estas evidente ke petoj fare de organize stabila grupo havos prioritaton.

- Financa kunpartopreno de la subvenciotoj.

Kvankam ne ekzistas fiksa regulo pri financado de parto de la projekto fare de la petanto, estas evidente ke projektoj kunfinancataj ricevos prioritaton.

- Financa/administra respondeco.

Kvankam ne ekzistas fiksa regulo pri la formo de la financa/administra organiziĝo de la petonto, estas evidente ke projektoj prezentataj de instancoj aŭ individuoj, kiuj povas doni garantiojn pri repago de la ricevotaj sumoj, en kazo de neplenumo, ricevos prioritaton.

Procedo

(akceptita de la Estraro en januaro 2002)
Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/kriterioj_subvencioj.html