En 1990 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 1-an de oktobro la Internacia Tago
de Pli Aĝaj Personoj. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN
okaze de la ĉi-jara Tago de Pli Aĝaj Personoj.
Rapida aĝa kresko de la tutmonda loĝantaro kaj daŭra pligrandiĝo de la
homa vivogamo reprezentas unu el la plej profundaj sociaj, ekonomiaj kaj
politikaj transformiĝoj de nia epoko. Tiuj demografiaj ŝanĝoj havos
sian efikon ĉe ĉiu komunumo, familio kaj persono. Ili postulas
repripensi la manieron laŭ kiu la individuaj homoj vivas, laboras, planas
kaj lernas tra siaj vivodaŭroj, kaj reinventon de la socia
sinmastrumado.
Ekformante la evoluigan programon de Unuiĝintaj Nacioj por la periodo
post la jaro 2015, ni devas koncepti novan paradigmon, kiu harmoniigas
demografian aĝiĝon kun ekonomia kaj socia kresko, kaj protektas la homajn
rajtojn de pli aĝaj personoj. Ni ĉiuj – individue kaj kolektive –
respondecas pri inkluzivo de pli aĝaj personoj en la socion, ĉu per
disvolvo de atingeblaj transporto kaj komunumoj, ĉu per certigo de haveblo
de aĝotaŭgaj sanecaj kaj sociaj servoj, ĉu per livero de adekvata
sociprotekta minimumo.
La nuna jaro markas la dekan datrevenon de akcepto de la Madrida
Internacia Agadplano pri Aĝiĝo. Dum kreskas la proporcio de pli aĝaj
homoj en la socio, la kuraĝa perspektivo, kiun ĝi prezentis – ke ni
konstruu socion por ĉiuj aĝoj – estas ĉiam pli laŭ-tema.
Longvivado estas granda atingo de la publika sano, ne ia socia aŭ
ekonomia deficito. Je tiu ĉi Tago de Pli Aĝaj Personoj, ni dediĉu nin
al sekurigo de la bonfarto de pli aĝaj homoj kaj al varbado de ilia
signifohava partopreno en la socio, tiel ke ni ĉiuj profitu el iliaj scioj
kaj kapabloj.
Ban Ki-moon