La 9-an de septembro forpasis en Prago en aĝo de 72 jaroj s-ro Jiří
Vychodil, Honora Membro de UEA. Denaske nevidanta, li studis en lernejo por
blinduloj en Prago kaj poste en konservatorio. De 1960 ĝis 1980 li
laboris kiel instruisto pri pianludado kaj post tio ĝis sia emeritiĝo
kiel informisto en asekura kompanio.
Vychodil lernis Esperanton en 1954, poste trapasante la ekzamenon de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio kaj la Internacian Ekzamenon de UEA kaj ILEI. En 1976 li
kunfondis sekcion de blinduloj en Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj prezidis ĝin
ĝis 1999. Li instruis Esperanton kaj kunlaboris pri vortaroj kaj lerniloj
por blinduloj. Pli ol 30 jarojn li redaktis la porblindulan revuon Aŭroro,
helpis dum multaj jaroj kiel administranto la organon Esperanta Ligilo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kaj brajligis materialojn de
diversaj kongresoj. En 1996 li gvidis la Internacian Kongreson de Blindaj
Esperantistoj kaj membris en LKK de la 81-a UK en Prago kiel respondeculo
pri blinduloj kaj handikapuloj. Al la programoj de multaj
Esperanto-renkontiĝoj li kontribuis per piankoncertoj kaj akompanante
kantistojn.
Ekde 1999 Vychodil estis honora membro de ĈEA. En 2004 li estis
elektita kiel Honora Membro de UEA.