Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 471

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 471 (2012-09-16)

Enhavo:


MESAĜO DE BAN KI-MOON OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE PACO

La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco. Ĝi estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en 1982. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la ĉi-jara Internacia Tago de Paco:

Okaze de la Internacia Tago de Paco, Unuiĝintaj Nacioj vokas al kompleta ĉesigo de malamikecoj tutmonde.
Ni ankaŭ petas al homoj ĉie en la mondo observi minuton de silento, je tagmezo laŭ la loka horo, por honori la viktimojn – tiujn, kiuj perdis sian vivon, kaj tiujn, kiuj pluvivis sed devas nun elteni traŭmon kaj doloron.

La temo de la ĉi-jara observo estas "Daŭripova Paco por Daŭripova Estonteco".
Armitaj konfliktoj atakas la esencajn kolonojn de daŭripova evoluo.

Naturajn rimedojn oni uzu por la bonfarto de la socio, ne por financi militojn.
Infanoj troviĝu en lernejoj, ne en armeoj kiel rekrutoj.
Naciaj buĝetoj fokusiĝu je konstruo de homa kapablo, ne je konstruo de mortigaj armiloj.

Okaze de la Internacia Tago de Paco, mi alvokas al ĉiuj batalantoj tra la mondo trovi pacajn solvojn al siaj konfliktoj.
Ni laboru kune por atingi sekuran, justan kaj prosperan estontecon por ĉiuj homoj.

Ban Ki-moon

Legu pli:
Retejo de la Tago   (anglalingva)
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj 
Rekomendo pri Edukado por Internaciaj Komprenigho, Kunlaboro kaj Paco
Retejo pri UN

AKTOJ DE LA KOPENHAGA ESPERANTOLOGIA KONFERENCO APERIS

Sub la titolo Pioniroj de la Internacia Lingvo aperis la Aktoj de la 34-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago en 2011. La volumon redaktis Detlev Blanke, kiu ankaŭ gvidis la konferencon.

Esperantologia Konferenco okazis unuafoje en la 63-a UK en Varno en 1978 kaj de post tiam en ĉiu UK. Ĝin organizas Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

En la volumo aperas prelego de Jens Stengaard Larsen pri ses fruaj danaj interlingvistoj, de Christer Kiselman pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard, de Davide Astori pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni, de Marek Blahuš pri cifereca prilaboro de la Zamenhofaj adresaroj, kaj de Otto Prytz pri "fenditaj frazoj" en Esperanto.

Pioniroj de la Internacia Lingvo, A4-formata kaj plaste kovrumita, havas 71 paĝojn. Ĝia prezo ĉe la Libroservo de UEA estas € 9,90 (plus sendokostoj kaj, en EU, imposto je 6%; triona rabato ekde 3 ekz.).

En la foto: Paul Neergaard

AMINDAJ KONCERTAS EN LA RETA KINEJO DE UEA

La muzika ensemblo Amindaj gajnis grandan popularecon per siaj koncertoj en la 95-a UK kaj 67-a IJK en Kubo en 2010. Intertempe aperis ankaŭ ĝia unua kompakta disko ĉe la eldonejo Vinilkosmo. Nun ankaŭ tiuj, kiuj ne spertis la grupon en viva koncerto, povas spekti ĝin en la Reta Kinejo de UEA, por kiu Francisco L. Veuthey registris ĝian prezentadon en la 67-a IJK.

Amindaj estas kultura projekto, kiu kombinas la tradiciajn muzikon kaj dancojn de Kubo kun Esperanto. La grupo fondiĝis en 2009 en la urbo Contramaestre. Ĝin iniciatis Graciela Morgado Rodríguez kaj ĝi debutis publike en februaro 2010. Plimulto de la kantoj de Amindaj estas verkitaj, komponitaj kaj adaptitaj de la konata esperantisto kaj muzikisto Julián Hernández Angulo, ĉi-jare premiita de UEA per Diplomo pri Elstara Agado. Aliajn kantojn adaptis Maritza Gutiérrez González. Amindaj utiligas tradiciajn kubajn instrumentojn.

Lasta ŝanĝo:
2012-09-16
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=471