Karaj Gekolegoj,
Kvankam ankoraŭ freŝaj estas la rememoroj pri la pasintaj feriaj
semajnoj kaj Esperanto-aranĝoj, la komenco de septembro signifas
rekomencon de laboro kaj aktivado en niaj asocioj, kluboj kaj rondoj. Tiu
laboro daŭris ankaŭ en la pasintaj monatoj, aparte lige kun la
125-jariĝo de Esperanto, pasinta la 26-an de julio. En diversaj lokoj
estis organizitaj porokazaj eventoj; multaj esperantistoj tiuokaze estis
intervjuitaj en publikaj radiaj kaj televidaj programoj. Espereble jarfine
eblos legi raporton pri la tutjara esperantista engaĝiĝo.
Eĉ se la tago pasis, la fakto de Esperanto funkcianta seninterrompe de
pli ol 125 jaroj daŭre estas utiligebla en nia rekomenciĝanta laboro,
precipe sur la informa kampo.
En septembro jam tradicie kiel datojn aparte taŭgajn por la ekstera
informado ni utiligas kaj rekomendas la Internacian Tagon de Paco (21.09)
kaj la Eŭropan Tagon de Lingvoj (26.09). Ambaŭ en 2012 estas festataj la
11-an fojon. En diversaj retlistoj jam eblas legi pri kelkaj entreprenitaj
kaj planitaj agadoj. Estas tamen ankoraŭ tempo tiajn agadojn entrepreni en
aliaj lokoj, kie laboro nur nun rekomenciĝas.
En la kunteksto de la Internacia Tago de Paco, kies celo estas subteni la
ideon de paca kunvivado de popoloj kaj nacioj, estas utiligeblaj kaj
reliefigendaj tiuj vortumoj de la Kongresa Rezolucio de la Hanoja UK, en
kiuj estis konfirmita la graveco de lingvo konstruita sur la idealoj de
paco, amikeco, kaj reciproka respekto, kiu lingvo, t.e. Esperanto, proponas
kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj
kontinentoj.
La Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro estas konceptita kiel
tago plialtiganta la konscion de milionoj da eŭropanoj pri la
multlingveco kaj multkultureco de Europo, kiel tago instiganta ilin
lerni fremdajn lingvojn. La premiso estas, ke ĉiu loĝanto de Europa Unio
parolu almenaŭ du fremdajn lingvojn.
Tamen la lingvorealon en EU konsistigas ne sole la oficaj lingvoj de la
Unio, sed ankaŭ pli ol 60 regionaj kaj minoritataj lingvoj. Samtempe kun
la kreskanta nombro de enmigrintoj en Eŭropo aperas ĉiam pli da novaj
lingvoj; tiel i.a. en Londono, Parizo, Bruselo kaj Berlino aŭdiĝas eĉ po
kelkcent lingvoj ĝis antaŭnelonge en Eŭropo ne uzataj. Tia estas la
lingva realo en Eŭropo, en kiu praktike la internacian rolon arogis al si
la plej forta nacia lingvo. Do eĉ kono de du-tri fremdaj lingvoj ne
certigas egalnivelan, justan interhoman kaj interkulturan komunikadon.
Tiu situacio pravigas nin atentigi pri la 125 jarojn funkcianta Esperanto,
kiu – kiel vortumas la nunjara Kongresa Rezolucio - proponas praktikan
kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj
profunda amikiĝo.
Nia informa porekstera agado ne finiĝos en septembro. Jam nun oni notu du
laŭvicajn tagojn, taŭgajn por nia interna laboro sed ja ankaŭ por la
ekstera informado: la Ago-Tago (la unua sabato de oktobro) kaj
la Zamenhof-Tago (la 15-a de decembro).
Sukcesan kaj efikan informan laboron deziras kun la espero legi multajn
raportojn,
Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado