Sabaton, la 9-an de junio 2012 okazos la Tutmonda Skriba KER-ekzamensesio de UEA kaj ITK (Ŝtata Lingvoekzamena Centro en Budapeŝto), en kiu samtempe ekzameniĝos laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) 380 esperantistoj en 29 urboj de 17 landoj. Flanke de la UEA-komisiono pri la ekzamenoj , Katalin Kováts preparas tiun eventon jam de pluraj monatoj helpate de sesdeko da lokaj organizantoj kaj utiligante la rimedojn de la retejo de Edukado.net. En dudek lokoj okazis ankaŭ apartaj preparkursoj kaj provsesioj.
En diversaj lokoj la evento altiris jam ankaŭ ekstermovadan atenton. En pluraj urboj ĉeestos ĵurnalistoj kaj eĉ televida teamo. En multaj lokoj la ekzamenon malfermos eksteraj funkciuloj: lingvisto, bibliotekestro, universitata katedrestro, urbestro kaj gvidantoj de diversaj lokaj asocioj. En kelkaj lokoj ili eĉ gvidos la sesion. En unu loko okazos kontrolvizito de la direktoroj de ITK. Raportoj kaj fotoj estos publikigitaj jam en sabato ĉe Edukado.net kaj en la paĝo de UEA en Facebook.
Jen la ekzamenlokoj laŭ la nombro de partoprenontoj:
Tecámac (Meksiko) 42, Moskvo (Rusio) 34, Jekaterinburgo (Rusio) 22, Fontaine-Grenoble (Francio) 21, Kuritibo (Brazilo) 19, Arras (Francio) 18, Liono(Francio) 17, Tuluzo (Francio) 15, Limoĝo (Francio) 15, Tokio (Japanio) 14, Bonaero (Argentino) 13, La Roche-sur-Yon (Francio) 13, Clermont-Ferrand (Francio) 12, Busan (Sud-Koreio) 12, Kuala Kangsar (Malajzio) 10, La Chaŭ-de-Fonds (Svislando) 10, Avinjono (Francio) 9, Tijuana (Meksiko) 9, Helsinko (Finnlando) 9, Senta (Serbio) 8, Kopenhago (Danio) 8, Herzberg (Germanio) 7, Vicenza (Italio) 7, Kalio (Kolombio) 7, Lesjöfors (Svedio) 7, Oosaka (Japanio) 6, Rigo (Latvio) 6, Torino (Italio) 5, Parizo (Francio) 5.
Post tiu ĉi ekzamensesio la kvanto de la ĝisnunaj ekzamenitoj atingos preskaŭ mil.
(Laŭ raporto de Katalin Kováts)
Argentino gastigos UK por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan
tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola
rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis
fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas
bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro
de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.
Mendado de libroj kaj aliaj varoj ĉe la Libroservo de UEA fariĝis
ankoraŭ pli alloga kaj avantaĝa por tiuj, kiuj pagas siajn mendojn per
kreditkarto aŭ PayPal. Ĝis nun la Libroservo fakturis al la klientoj 5%
por la kredtikartaj kostoj, sed ekde nun UEA mem kovros tiujn kostojn.
Sekve, al la prezoj de la varoj aldoniĝas nur la sendokostoj kaj, por
klientoj el la landoj de Eŭropa Unio, la aldonvalora imposto.