Okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2012, la Ĝenerala Sekretario de
Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon publikigis jenan mesaĝon, kies Esperantan
tradukon liveris la Oficejo de UEA ĉe UN.
--------
Ĉiun jaron, la Tago de Afriko donas okazon agnoski la atingojn de la
popoloj kaj registaroj de Afriko kaj por rekonfirmi la subtenon de
Unuiĝintaj Nacioj al iliaj klopodoj konstrui pli bonan estontecon.
Unuiĝintaj Nacioj pozitive agnoskas la lastatempajn paŝojn de Afriko por
firmigi sian arkitekturon de paco kaj sekureco, kaj malakcepti
nekonstituciajn ŝanĝojn de potenco. Ni daŭre kunlaboros kun Afriko por
konstrui daŭrigeblan pacon, ĉesigi armitajn konfliktojn, antaŭenigi
demokratecon, kaj apogi respekton de fundamentaj homaj rajtoj, precipe la
rajtoj de virinoj kaj gejunuloj.
Afriko estas dinamika kontinento, kiu trairas fundamentan transformiĝon.
Eĉ dum la monda ekonomia krizo, la ekonomioj de Afriko daŭras ekspansii,
kaj kreskoprognozoj restas pozitivaj. Tamen, la fruktoj ne atingas ĉiujn
afrikanojn. Malriĉo, malsato, kaj malegalecoj rilate sanon, edukon kaj
socian partoprenon malhelpas centojn da milionoj de afrikanoj plene realigi
sian potencialon. Pli granda penado flanke de ĉiuj personoj estas bezonata
por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn ĝis la jaro 2015.
La kreskanta nombro de rakontoj pri sukceso, tra tuta Afriko, montras, ke
pli larĝa socia kaj ekonomia progreso estas realisme atingebla de la
plejparto de afrikanoj. Mi mem vidis la fruktojn de investado en virina kaj
infana saneco kaj daŭripova agrikulturo. Mi pasigis multajn horojn kun
afrikaj gvidantoj, kiuj sin dediĉas al paco, homaj rajtoj, demokrateco kaj
bona regado.
Ĉefa defio estas larĝigi tiujn avancojn kaj certigi, ke ili atingu
ĉiujn afrikanojn, speciale la plej malriĉaj kaj plej vundeblaj homoj.
Precipe, ni devas fronti la spektron de malsato – ekde la plene videblaj
periodaj nutraĵokrizoj ĝis la kaŝita honto de nanigo, kiu plagas novan
generacion de afrikaj infanoj.
Multaj el tiuj demandoj estas sur la tagordo de la Konferenco de UN pri
Daŭripova Evoluigo, kiu okazos en Brazilo venontmonate. Rio+20 prezentas
eblecon okazantan unufoje en tuta generacio por muldi la estontecon, kiun
ni deziras – estontecon kie klimatoŝanĝiĝo kaj dezertigo ne plu
konsistigos minacojn; kie ruiniga patrina kaj infana mortofteco, kaj
malsanoj kiel tuberkulozo kaj aidoso fariĝos ŝarĝoj de la pasinteco; kie
ĉiuj homoj havos aliron al sekura trinkakvo kaj adekvata sanitaro.
Ekde renovigebla energio ĝis prosperantaj oceanoj, ekde povigitaj virinoj
ĝis produkivaj partnerecoj inter registaroj, la civila socio kaj komerco,
Rio+20 prezentas nian eblecon liveri rezultojn por ĉiuj, precipe Afriko.
Okaze de tiu ĉi festado de la Tago de Afriko, dum la mondo penas kunfandi
renovigitan tutmondan partnerecon por daŭripova evoluo, mi promesas labori
kun la gvidantoj kaj popoloj de Afriko por realigi tagordon, kiu rekte
traktas la bezonojn de Afriko – tagordon, kiu metos la kontinenton sur la
vojon al la estonteco, kiun ni ĉiuj deziras: dinamika, egaleca kaj
daŭripova kreskado, kiu avantaĝas ĉiujn afrikanojn.