Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internedokumentojgazetaraj komunikoj › gk 451

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 451 (2012-04-22)

Enhavo:


URĜAS ALIĜI AL LA UNUA TUTMONDA KER-EKZAMENO!

La 9-an de junio okazos unuafoje tutmonda skriba sesio de Esperanto-ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), plejparte kunlabore kun reprezentantoj de ne-esperantistaj edukaj instancoj. Entute 25 organizaĵoj el 13 landoj en 3 mondopartoj anoncis sian pretecon organizi ekzamenon. Por 13 lokoj jam aliĝis la bezonata minimumo de 5 kandidatoj. La aliaj lokoj devos atingi la minimumon ĝis la 1-a de majo, por ke la tutmonda sesio inkluzivu ankaŭ ilin. Post tiu dato eblos ankoraŭ aliĝi ĝis la 15-a de majo al la ekzamenoj tie, kie ili definitive okazos. Listo de la eblaj ekzamenlokoj kun la necesaj informoj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de Edukado.net.

Laŭ la raporto de Katalin Kováts, gvidanto de la UEA-komisiono pri KER-ekzamenoj, dum la unuaj tri jaroj de la ekzamenoj (2009-2011) estis 24 sesioj en 14 landoj, kun 525 kandidatoj el 46 landoj. Plej multe da ekzamenitoj estis el Brazilo (130), kiun sekvis Francio (100), Germanio (40) kaj Italio (34). Pri la nivelo B1 ekzameniĝis 94 personoj, pri B2 145 kaj 286 pri C1. Malsukcesis nur 4-5%; pli detala statistiko pretiĝos fine de la nuna jaro, kiam okazos ankaŭ kvalitkontrolo pri la tuta ekzamensistemo fare de reprezentantoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE).

ĜEMELURBA AGADO DE UEA 10-JARIĜIS

Niaj instituciaj praktikoj de amikeco aparte kapabligas nin en fakoj de publika agado, kiujn la ordinara mondo pli kaj pli agnoskas. La ĝemeliĝado de urboj estas unu tia fako. (foto) akceptis ĝin, kvankam ankaŭ al li ne mankis taskoj. Sekve Corsetti konkludas: Vere pravas tiu organiza diraĵo, ke 'se vi bezonas helpanton, serĉu tre okupitan homon'. Michela Lipari, la tiama ĝenerala sekretario de UEA kiu persvadis Wu, diras kun kontento 10 jarojn poste, ke dum ŝia 12-jara estraraneco neniam ni nomumis pli taŭgan kaj seriozan komisiiton.

En la numero troviĝas multaj gratulmesaĝoj kaj rememoroj el la tuta mondo, kun informoj kaj ekzemploj pri la farita laboro. Malgraŭ la laŭdoj al li, Wu Guojiang mem modeste konstatas: Mi nenion faras sen aktiva partopreno de esperantistoj. La numero dokumentas bone, kiel grandan reton de kunlaborantoj li sukcesis arigi dum sia ĝisnuna komisiiteco. La tuta kolekto de Informilo pri Ĝemelaj Urboj estas elŝutebla en Interreto, kie eblas facile serĉi menciojn pri unuopaj urboj, personoj ktp. sen devi trafoliumi ĉiujn numerojn.

Lasta ŝanĝo:
2012-04-22
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=451