Por omaĝi la 125-an datrevenon de la apero de la Unua Libro de Esperanto kaj por reklami la lingvon, UEA mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL poŝtmarkon kun la jubilea emblemo desegnita de la brita esperantisto Peter Oliver. Ĝi validas por afranki unuaklasa leteron ĝis 20gr. enlande en Nederlando.
En marto la simbolo aperis sur poŝtmarko mendita de Esperanto-Asocio de Finnlando. La nova nederlanda marko estis eldonita sojle de la Malferma Tago de la Centra Oficejo (28 aprilo), sed ĝi estas jam aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA, en blokoj de 10 markoj. Unu bloko kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla).
La poŝtmarko pri la 125-jariĝo de Esperanto estas la kvina laŭ mendo de UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj revuoj, kaj la nova marko certe spertos la samon. La temoj de la unuaj du markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas elĉerpitaj, sed ankoraŭ haveblas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L. Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, eldonitaj en 2009. Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko).
La fina deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj, kiun la Departemento pri Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn en septembro pasintjare, fariĝis oficiala dokumento de la Ĝenerala Asembleo de UN. Ĝi estis tradukita al ĉiuj oficialaj lingvoj de UN kaj en la 20-a de marto registrita en la aktoj de la Ĝenerala Asembleo.
La fina deklaro estas aparte celita por la UN-konferenco pri daŭripova evoluo, Rio+20, kiu okazos en Rio-de-Ĵanejro de la 20-a ĝis la 22-a de junio. La deklaro enhavas multajn rekomendojn, kiuj estu konsiderataj tie. En Bonn la reprezentantoj de UEA sukcesis akceptigi plurajn erojn en la fina deklaro, kies unua versio diris nenion pri la lingva dimensio de daŭripova evoluo. Eĉ la nura vorto "lingvo" ne estis menciita en la unua versio, sed dank’ al la delegacio de UEA la graveco de lingvoj kaj lingva diverseco estas menciitaj plurfoje en la fina versio. Fundamente gravaj estas ĝia konstato, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj la sekva alineo:
Ni alvokas por respekto al kaj inkluzivigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.
La teksto estas alirebla en la oficialaj lingvoj de UN per:
http://www.un.org/wcm/content/site/ngoconference/resources/final
Por pli facile trovi la lingvorilatajn erojn, oni serĉu per la vortoj 'lingvo', 'lingva' aŭ 'diverseco' en la koncerna lingvo.
Gazetaraj Komunikoj de UEA raportis pri la Bonna konferenco en n-roj 426 kaj 428.