La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec . La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.
Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras tiun ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Septembro estas tre konvena monato por informado pri Esperanto, skribas la
ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak en sia mesaĝo al la landaj
Esperanto-asocioj komence de nova laborperiodo post la kongresa sezono.
Pietrzak, kiu en la Estraro de UEA respondecas ankaŭ pri informado,
instigas aparte atenti kaj utiligi tiurilate la Gazetaran Kampanjon pri
Universalaj Kongresoj, la Internacian Tagon de Paco kaj la Eŭropan Tagon
de Lingvoj.
La Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK-oj jam alportis multajn fruktojn kaj
ĝi plu daŭras, skribas Pietrzak, klarigante, ke ĝi celas helpi
disvastigon de informoj pri la UK kaj Esperanto pere de nacilingvaj
amaskomunikiloj, inkluzive de novspecaj informkanaloj, vastigantaj la
efikecon de la tradiciaj kanaloj, kiel gazetaro, radio kaj televido, kaj
keklfoje superante ilin. Per tio ŝi aludas al la uzo de retaj rimedoj
por diskonigi la UK-ojn. Ĉi-jare oni kreis specialan informcentron por la
Kampanjo en la reta komunumo http://esperanto.com , pri kiu respondecas Anna
Striganova kaj Dima Ŝevĉenko, la komisiitoj de UEA pri la Kampanjo.
Antaŭ 10 jaroj UN proklamis la 21-an de septembro Internacia Tago de
Paco. Okaze de tiu Tago UN invitas ĉiuspecajn organizaĵojn sur ĉiu
nivelo kaj ne laste privatajn personojn kunlabori kun UN favore al monda
paco. Esperantistoj ofte uzas la sloganon, ke Esperanto estas lingvo de
paco, skribas Pietrzak. La 21-a de septembro estu do okazo en kluboj
organizi kunvenojn kaj diskutojn pri tio, kion tiu slogano konkrete
signifas. Kiel paroli pri la paca mesaĝo de Esperanto al la ekstera
mondo? Tiaj kunvenoj kaj diskutoj tamen ne okazu nur inter
esperantistoj: Ni invitu al ili ne-esperantistajn amikojn, konatojn,
najbarojn. Samtempe ni kaptu la okazon partopreni mem eventojn ligitajn kun
la Tago por tie prezenti Esperanton kiel rimedon de pli paca mondo.
La 26-a de septembro jam por la 10-a fojo estos Eŭropa Tago de Lingvo j.
Ĝi celas plialtigi la konscion de la eŭropanoj pri la multlingveco kaj
multkutureco de Eŭropo kaj instigi ilin lerni fremdajn lingvojn. Laŭ
Pietrzak esperantistoj havas tiun konscion sen apartaj alvokoj, sed por ili
la Tago donos la ŝancon paroli pri efikeco de Esperanto por reale
fronti kaj profundigi la konscion pri multkultura Eŭropo kaj pri la
efikeco de Esperanto por egalrajta komunikado per unu, neŭtrala lingvo.
Ŝi vidas la Tagon kiel bonan okazon por pli bone kompreni kaj
komprenigi al aliaj la signifon de demokrata komunikado, efika lernado de
fremdaj lingvoj, plurlingveco, lingvaj rajtoj -- ideoj vortumitaj i.a. en
la Praga Manifesto .
Pietrzak komentas la kelkfojajn kritikojn, ke oni ne sufiĉe agas por
persvadi EU pri la avantaĝoj de Esperanto: Ne brua kampanjado sed nur
konkreta laboro portos fruktojn. Kiel tian frukton ŝi mencias la
raporton de la Civitansocia Platformo pri Multilingveco. En tiu Platformo
de la Eŭropa Komisiono partoprenas 29 organizaĵoj, i.a. Eŭropa
Esperanto-Unio. La raporto, aperinta en la retejo de Eŭropa Komisiono,
plurloke parolas pozitive pri ebla rolo por Esperanto por antaŭenigi
multlingvecon. Pietrzak atentigas, ke unu el ĝiaj kernaj rekomendoj estas
science esplori, kiu dua lernata lingvo plej efike kuraĝigus la lernadon
de tria lingvo. La rekomendo rekte referencas al detala raporto pri la
brita projekto Springboard to Languages. El la sep ekzemploj de “plej bonaj
praktikoj”, kiujn la raporto citas, du baziĝas sur la uzo de Esperanto. Ni uzu la informon pri tiu raporto kaj ĝiaj rekomendoj ne sole okaze de
la 26-a de septembro kaj ne sole en Eŭropo, instigas Pietrzak.
La ĝenerala sekretario de UEA memorigas en sia cirkulero ankaŭ pri Gvidlinioj por
informado (Jarlibro 2011, p. 9, aŭ
http://www.uea.org/dokumentoj/gvidlinioj.html). Tiun dokumenton oni nepre
konsultu ankaŭ planante agadon lige kun la menciitaj okazoj.