La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,
Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas
- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;
- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj
- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,
Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,
kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.
Havano, 24 julio 2010
Rim. Oficiala anglalingva traduko de la rezolucio estas jam havebla ĉe la Centra Oficejo de UEA. Tradukoj en aliaj lingvoj estos haveblaj poste.
La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestiĝan Premion Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laŭreato de la Premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA.
Philippe Chavignon naskiĝis en 1958 kaj esperantistiĝis en 1984. Li ricevis la premion pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko. En tiuj kontinentoj li plenumis diversajn informajn, instruajn kaj organizajn misiojn por UEA. En la 1990-aj jaroj li ekaktivis en indiĝenaj medioj, kunlaborante por la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj poste por la UEA-projekto Indiĝenaj Popoloj. Li ankaŭ funkciigis projektojn pri ekoturismo -- antaŭ la ĉi-jara UK li organizis i.a. ekskurson tra Gvatemalo -- pri sunenergio, memnutrado kaj abelbredado. Li estis dum multaj jaroj komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ekde 2007 li estas komitatano C de UEA, kies dumviva membro li estas.
Sep elstaraj Esperanto-agantoj estis diplomitaj en la ferma ceremonio de la 95-a Universala Kongreso en Havano. Unuafoje la Estraro de UEA aljuĝis la novan Diplomon pri Elstara Arta Agado, kiun la Komitato starigis kiel samrangan ekvivalenton de la Diplomo pri Elstara Agado, asignatan ekde 2007 por rekoni eksterordinare meritplenan agadon por Esperanto. Kiel la nomo diras, la nova diplomo premias eminentan kontribuon al la Esperantaj kulturo kaj arto.
Diplomon pri Elstara Agado ricevis d-ro Rüdiger Sachs el Germanio, kiu ekde 1997 gvidas Internacian Sciencan Asocion Esperantistan, redaktante ankaŭ ĝian gazeton Scienca Revuo.
Diplomon pri Elstara Arta Agado ricevis aktorino Georgina Almanza (Kubo), aktorino Vida Jerman (Kroatio), ĥorestrino Franjo Lévêque (Francio), aktoro Saŝa Pilipović (Serbio), verkisto Trevor Steele (Aŭstralio) kaj verkistino Spomenka Štimec (Kroatio).