La 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de novembro 2009, estos dediĉita al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna (1909-1987), la longtempa ĝenerala sekretario kaj prezidanto de UEA. Prof. Carlo Minnaja, prezidanto de Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna kaj redaktoro de la impona libro Eseoj memore al Ivo Lapenna faros dum la tago du prelegojn pri la vivo kaj verko de la legendeca oratoro kaj movada gvidanto, pri kiu personajn rememorojn prezentos ankaŭ prof. Duncan Charters. Krome oni montros filmojn kun fragmentoj el diversaj paroladoj de Lapenna.
Kiel reprezentantoj de la kongreslando de la UK en 2010 vizitos la Malferman Tagon ges-roj Norberto Díaz Guevara kaj Yoandra Rodríguez Labrada el Kubo. Okazos ankaŭ prezentado de novaj eldonaĵoj, kiuj, same kiel ĉiuj aliaj varoj en la Libroservo de UEA, estos vendataj rabate. Kafo kaj teo estos senpagaj kaj en la senpaga loterio ĉiu gajnos ion. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Pli frue la datrevenon de Lapenna omaĝis speciala programero en la 94-a UK en Bjalistoko. Tie estis lanĉita ankaŭ nova eldono de Elektitaj paroladoj kaj prelegoj de Ivo Lapenna, kies unua eldono aperis en 1966. La dua eldono, 166-paĝa, estas plivastigita per la festparoladoj de la aŭtoro en la UK-oj en Helsinko (1969) kaj Vieno (1970). La libro kostas 9,90 eŭrojn (plus afranko kaj, en EU, imposto de 6%); rabato de 1/3 ekde 3 ekzempleroj.