Kun partopreno de pli ol 300 kongresanoj disvolviĝas en en la ĉeĥa urbo
Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso, pri kiu intertempe raportis
en sia novaĵelsendo ankaŭ la germana televido ARD.
Dum IJK kunsidas ankaŭ la Komitato de TEJO, kiu jam traktis la plej
gravan punkton de sia tagordo, la elekton de nova Estraro por la dujara
periodo 2009-2011. Kiel prezidanto estis reelektita Gregor Hinker el
Aŭstrio. Paulína Kožuchová el Slovakio fariĝis ĝenerala sekretario
kaj Sergeo Tyrin el Israelo kasisto. Saŝa Kovjazina el Ukrainio
respondecos pri informado, Łukaŝ Żebrowski el Pollando pri IJK kaj
kongresoj, kaj Irmina Szustak el Pollando pri landa agado. Kvar el la ses
estraranoj estas novaj; nur Hinker kaj Tyrin oficis ankaŭ en la antaŭa
periodo. Krome la Komitato elektis Marek Blahuŝ el Ĉeĥio kiel komisiiton
pri reta agado.
La 22-an de julio la Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, faka asocio aliĝinta al UEA, elektis novan 7-membran estraron. Kiel prezidanto de ILEI elektiĝis la konata pedagogo Stefan MacGill (Nov-Zelando/Hungario), kiu respondecos pri eksteraj rilatoj kaj kunordigo. Vicprezidanto Duncan Charters (Britio/Usono) okupiĝos pri universitata agado kaj instru-teknologia evoluo. Małgorzata Komarnicka (Pollando/Germanio) estas sekretario kaj Julija Batrakova (Rusio/Nederlando) kasisto. La antaŭa prezidanto Radojica Petrović (Serbio) estis taskita pri edukaj projektoj kaj informado, kaj Zsófia Kóródy (Hungario/Germanio) pri ekzamenoj, Esperanto-centroj kaj instrukapabligo. La fakoj de Julián Hernández (Kubo) estas lerneja kaj landa agadoj. El la antaŭa estraro nur Petrović kaj Kóródy estis reelektitaj, sed MacGill kaj Charters membris en la estraro de ILEI jam pli frue, respektive kiel vicprezidanto kaj prezidanto.