En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Nekutime granda nombro de kandidatoj proponis prelegon por la 62-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato kadre de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Ĉi-foje UEA ricevis entute 30 proponojn, dum kutime en la lastaj jaroj la nombro estis ĉ. 20. La rikolto estis riĉa ankaŭ teme. Proponoj alvenis en la kampoj de astronomio, etnologio, ekonomio, edukado, historio, interpretado, komunikado, lingvistiko, literaturo, matematiko, muziko, religio, turismo, esperantologio kaj Zamenhofologio.
La Komisiono pri IKU nun prijuĝas la proponojn por prepari rekomendon al la Estraro de UEA, kiu decidos pri la definitiva programo de IKU en sia kunsido fine de marto. La resumoj de la elektitaj prelegoj aperos en la IKU-paĝo de la UEA-retejo http://uea.org/dokumentoj/IKU/, kie jam troviĝas prelegtekstoj de pluraj antaŭaj sesioj de IKU.
Kiel kutime, la Esperantologia Konferenco, organizita de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), estos parto de la programo de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. La ĉi-jara konferenco (la 32-a en la serio) pritraktos la vivon kaj influon de L.L. Zamenhof, inklude liajn religiajn kaj filozofiajn ideojn kaj ties kulturan kaj socian fonon. Fakuloj, kiuj deziras kontribui al la temo, bv. kontakti Christer Kiselman, kiselman@math.uu.se (Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio), plej laste 2009-04-19.
1275 kongresanoj el 59 landoj aliĝis al la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (25 julio – 1 aŭgusto 2009) ĝis la 15-a de februaro. Je la sama dato la 93-a UK en Roterdamo, kies fina nombro de kongresanoj estis 1845, havis 1195 aliĝintojn. Ĉe la pinto de la provizora statistiko de Bjalistoko estis Pollando kun 219 aliĝoj. Tre proksime, kun 192 aliĝoj, sekvis Francio, kiu jam en la statistikoj de la Florenca kaj Roterdama UK-oj venkis la gastigantan landon kaj almenaŭ teorie ankoraŭ povos ripeti la samon ĉi-jare. Pli ol 100 aliĝintojn liveris ankaŭ Germanio (114) kaj Japanio (112). El aliaj landoj estis registritaj signife malpli grandaj nombroj. Pli ol 30 aliĝintoj venis el Nederlando (53), Italio (46), Ĉeĥio (45), Belgio (42), Rusio (38), Brazilo (37), kaj Litovio (31).