William Auld, la plej elstara Esperanto-verkisto, forpasis la 11-an de septembro. Li naskiĝis la 6-an de novembro 1924, eklernis Esperanton en 1937 kaj aktiviĝis en la Esperanto-movado en 1947, kiam li ankaŭ komencis serioze verki en Esperanto. En la Jubilea Jaro 1987 William Auld estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Profesie li estis vicestro de liceo en la skota urbeto Dolaro.
Auld estis unu el la plej konataj kaj fekundaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo, kiu aŭtoris, tradukis aŭ redaktis plurajn dekojn da libroj. Li estas unu el la plej ofte premiitaj partoprenintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Lia ĉefverko estas la poeziaĵo "La infana raso" (1956), kiu estas ĝenerale konsiderata la pinta atingo de la Esperanta literaturo kaj kiu pro sia humanisma kaj porpaca mondrigardo fariĝis kvazaŭ "nacia epopeo" esperantista. Aliaj poemaroj de Auld estas "Spiro de l'pasio" en la kolekto "Kvaropo" (1952), "Unufingraj melodioj" (1960), "Humoroj" (1969), "Rimleteroj" (kun Marjorie Boulton, 1976) kaj "El unu verda vivo" (1978). Liaj kolektitaj poemoj aperis en la volumo "En barko senpilota" (1987). Auld redaktis du eldonojn de "Esperanta antologio" (1958 kaj 1984), la panoraman antologion de Esperanto-tekstoj "Nova Esperanta krestomatio" (1991) kaj kelkajn aliajn antologiojn. Li verkis amason da eseoj, artikoloj kaj prelegoj por multaj gazetoj kaj Esperanto-aranĝoj, kaj ili aperis ankaŭ libroforme en "Facetoj de Esperanto" (1976), "Pri lingvo kaj aliaj artoj" (1978), "Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto" (1979), "Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto" (1981), "Kulturo kaj internacia lingvo" (1986) kaj "Pajleroj kaj stoploj" (1986). En 1988 aperis lia enkonduko al la Esperantaj lingvo kaj movado "La fenomeno Esperanto".
Abunda estas ankaŭ la rikolto de tradukoj fare de Auld. Inter ili elstaras "Kantoj, poemoj kaj satiroj" de R. Burns (1977), "Epifanio" (1977) kaj "La sonetoj" (1981) de Shakespeare, "Aniaro" de H. Martinson (kun B. Nilsson, 1979), "La robaioj" de Omar Kajam (1980), "La graveco de la fideliĝo" de O. Wilde (1987) kaj la trivoluma "La mastro de l'ringoj" de J.R.R. Tolkien (1995-1997), kiun li mem konsideris sia traduka ĉefverko, dum plej kara al li estis "Jurgen" de J. Branch Cabell (2001).
Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. "Esperanto en Skotlando" (1949-1955), "Esperanto" (1955-1958, 1961-1962), "Monda Kulturo" (1962-1963), "Norda Prismo" (1968-1972), "La Brita Esperantisto" (1973-1999) kaj "Fonto" (1980-1987), kaj kunlaboris kun aliaj gazetoj. Li verkis sennombrajn recenzojn kaj kelkajn lernolibrojn, i.a. "Esperanto: a new approach" (1965) kaj "Paŝoj al plena posedo" (1968). Auld estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), membro de la Akademio de Esperanto (1964-1983) kaj ĝia prezidanto (1979-1983). En 1995 Auld ricevis la Premion Deguchi, en 1998 li fariĝis la unua Esperantisto de la Jaro en la voĉdonado de "La Ondo de Esperanto", kaj en 2000 li gajnis la FAME-kulturpremion. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Ekde 1999 William Auld estis unuafoje kandidatigita por la literatura Nobel-premio.