Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 90d

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 90d (2000-08-07)

HEJMA VORTARO REPRESITA

En la Tel-Aviva UK estis venditaj la lastaj ekzempleroj de la unua eldono de "Hejma vortaro", aperinta en oktobro pasintjare. Dum naŭ monatoj estis venditaj 703 ekzempleroj. Sekve "Hejma vortaro" superis alian furoraĵon, la ZEO-libron "Monumente pri Esperanto", kies debito en la unuaj naŭ monatoj post la apero estis 644 ekz.

Por ke la populara libro estu konstante aĉetebla, UEA represis senŝanĝe la unuan eldonon. "Hejma vortaro" estas do daŭre havebla por la prezo de 7,50 eŭroj. Per ĝia vendado oni apogas la agadon de Rondo Familia, kiu estas komisiono de UEA por kunligi familiojn kies hejma lingvo estas Esperanto.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz90d.htm