Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 90

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 90 (2000-08-10)

KVAR NOVAJ HONORAJ MEMBROJ EN UEA

En sia kunsido en Tel-Avivo la Komitato de UEA distingis kvar aktivajn esperantistojn per honora membreco de la Asocio: Juan Eduardo Bachrich (Venezuelo), Elvira Fontes (Brazilo), Edwin de Kock (Sud-Afriko/Usono) kaj Sija van Wijngaarden (Nederlando).

Juan Bachrich (1921) estas jam de kvin jardekoj la motoro de la movado en sia lando kaj longtempe peranto de UEA. Elvira Fontes (1916) ricevis la honorigon pro siaj meritoj kiel Esperanto-instruistino. Edwin De Kock (1930) certigis sian lokon kiel unu el la plej elstaraj poetoj de nia lingvo jam per sia debuta kolekto en 1961. Sija van Wijngaarden (1920) laboris kiel oficistino en la Centra Oficejo de UEA tri jardekojn ĝis sia emeritiĝo en 1985.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz90.htm