
Eĉ la plej fajraj popoldancoj en la Nacia Vespero ne ĉiam povas konkurenci kun la vervo kiun oni ĉiujare spertas en la kongresa aŭkcio. El tiu en Tel-Avivo la virtuoza makleristo Humphrey Tonkin kreis spektaklon, kiu tiom similis al piroteknikaĵo, ke en la superplena salono ĝuis ĝin ankaŭ tiuj, cetere granda plimulto, kiuj ne partoprenis ĝin aĉetocele. Ĝi evidente surprizis ankaŭ la kamerateamon de la Israela Televido kiu pasigis en ĝi longan tempon.
La ĉi-jara bona celo de la aŭkcio estis Fondaĵo Afriko de UEA, al kies rimedoj la vendo de 59 diversaj objektoj kontribuis entute 4035 israelajn siklojn (EUR 1090).
Plej multaj el la aŭkciaĵoj estis libroj. Tamen, la plej altajn prezojn atingis ne-libraj varoj: la honoro pro kongresnumero 1 de la Zagreba UK kostis 310 siklojn (EUR 84) aldone al la aliĝkotizo, afiŝo de la ĉi-jara UK kun aŭtografoj de LKK-anoj 250 siklojn (EUR 68) kaj folio kun glumarkoj de la neokazinta Tel-Aviva UK de 1967 kostis 160 siklojn (EUR 43).
Inter libroj la plej altpreza estis la unua kaj sola volumo de "Ilustrita vortaro de Esperanto: A-K" de Francisco Azorin el 1955, kiun la gajninto ricevis por 190 sikloj (EUR 51). Ke malnoveco sola ne difinas la prezon, tion montris la interesiĝo pri la bindita jarkolekto 1954 de "Esperanto", kies prezo en la konkurso inter pluraj kolektemuloj atingis 170 siklojn (EUR 46). La Kongresa Libro de Stokholmo 1934 vendiĝis por kvarobla prezo (ILS 120, t.e. EUR 33) kompare kun tiu de la Antverpena UK 1928, supozeble ne pro tio ke la unua estus tiom pli rara ol la dua, sed ĉar hazarde la ĉi-fojaj aĉetemuloj malhavis ĝin en sia kolekto.
La aŭkcia sekretariino Michela Lipari enkasigis bonajn prezojn ankaŭ por "Hebrea progreso en Palestino" el 1926 (ILS 150 = EUR 41), "Esperantismaj versaĵoj" de Zamenhof k.a. (ILS 140 = EUR 38), "La juda ŝtato" de Herzl el 1934 (ILS 130 = EUR 36), kaj "Kompleta gramatiko kaj vortfarado" de Fruictier el 1930 (ILS 120 = EUR 33). La plej malnova aŭkciaĵo, Literatura Aldono al "Lingvo Internacia" el 1905 kostis 110 siklojn (EUR 30), dum la preskaŭ same aĝa "Esperanta sintakso" de Fruictier el 1907 montriĝis unu el la malplej kostaj eroj: ĝia nova posedanto akiris ĝin por nuraj 30 sikloj (EUR 8).