
Pa"a"talo-Instituto, trejnejo de amatoraj verkistoj en la nordfinnlanda komunumo Taivalkoski, festis sian 10-an datrevenon per seminario pri la pozicio de la finna lingvo kaj literaturo la 6-an kaj 7-an de julio.
Ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kiu en sia tiama posteno de kultursekretario de Taivalkoski estis kunfondinto de la instituto, faris enkondukan prelegon pri la pozicio de malgrandaj lingvoj en la mondo kaj pri la danĝeroj minacantaj ilian ekzistadon. La seminarianoj krome aŭdis prelegojn de verkistoj, eldonistoj kaj kulturaj agantoj el Finnlando kaj Ruslanda Karelio. Apartan atenton oni donis al la pozicio de la finna lingvo ĝuste en Karelio, kie post la disfalo de Sovetio ekz. la nombro de finnalingvaj gazetoj kolapsis kaj multaj finnaj verkistoj elmigris al Finnlando.
Pa"a"talo-Instituto, kiu en siaj unuaj jaroj estis gvidata de Reima Rannikko, delegito de UEA en la najbara komunumo Suomussalmi, lanĉis okaze de sia festo ankaŭ gvidlibron por finnaj verk-amantoj. En oktobro la Instituto anoncos la rezultojn de sia tradicia fabelkonkurso, kiu ĉi-jare unuafoje inkluzivis branĉon ankaŭ por fabeloj en Esperanto. La Esperanta branĉo tiom sukcesis, ke ĝi okazos ankaŭ en estonteco.