
Sub la devizo "Por kulturo de paco" aperis la Jarlibro 2000 de UEA. Tiun plej faman kaj utilan Esperanto-libron enkondukas antaŭparolo de d-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof, kiun la speciala jaro instigis imagi, kiel lia avo Doktoro Zamenhof "alfrontus la hodiaŭan sojlon de miljaroj" kaj kian rolon povos ludi liaj idealoj "en mondo de komputiloj kaj interreto".
En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2000, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj kaj alispecaj establoj, sendepende de tio ĉu ili havas formalan rilaton kun UEA aŭ TEJO. Oni trovas ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko, la Deklaracion pri Esperantismo kaj la Manifeston de Prago.
Du trionoj el la 310 paĝoj konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1960 individuoj en 99 landoj. Estas 46 ĉefdelegitoj, 1067 lokaj delegitoj, 158 vicdelegitoj, 68 junularaj kaj 1442 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas ĉ. 750 diversajn fakojn. Rimarkinde plimultiĝis la delegitoj kun retpoŝta adreso: 744 delegitoj (38%) estas atingeblaj rete, dum en la Jarlibro 1999 ilia nombro estis 572 (29%) el 1959.
Kun eldonkvanto de 7500 ekzempleroj la Jarlibro estas la plej grandkvanta regula eldonaĵo en Esperanto. Tial ankaŭ ĉi-jare kelkdeko da en- kaj ekstermovadaj organizaĵoj, eldonistoj, turismaj k.a. entreprenoj utiligas ĝin kiel reklamforumon.
Fine de la Jarlibro troviĝas la jam tradicia rabatkupono de la libroservo de UEA por la individuaj membroj kaj speciala rabatkupono por akiri malaltpreze librojn de la Jubilea Eldonserio de UEA. Kun la Jarlibro la individuaj membroj de UEA ricevas ankaŭ aliĝilon de UK 2001 en Zagrebo.