Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 80c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 80c (2000-05-24)

Oficistoj de UEA donis kaj ricevis ideojn

La Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, Nikola Raŝic', partoprenis la 23-an kaj 24-an de majo en EIBTM, la Eŭropa Ideoborso de Turismo kaj Renkontiĝoj, en Ĝenevo. Temas pri la plej granda foiro de kongresa industrio en la mondo, ĉi-jare kun 2500 ekspoziciantoj el 130 landoj. KKS de UEA havis multajn utilajn kontaktojn kun kongresejoj, turismaj oficejoj kaj flugkompanioj de la jam elektitaj aŭ ankoraŭ potencialaj lokoj de estontaj UK-oj.

Dum EIBTM kunsidis ankaŭ la Klientara Konsilio de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA). Raŝic' estas membro de la Konsilio kaj partoprenis ĝian Ĝenevan kunsidon, dediĉitan ĉefe al la evoluigo kaj strukturigo de tiu nova organo, fondita pasintjare laŭ iniciato de UEA.

Krome, de la 20-a ĝis la 23-a de majo okazis kadre de EIBTM la 4-a Forumo de Junaj Profesiuloj, kun 30 partoprenantoj el 15 landoj. Laŭ invito de ICCA la Forumon partoprenis Clay Magalhaes, asistanto de la Kongresa Fako de UEA. La partoprenantoj estis trejnataj pri efikaj planado kaj realigo de kongresorganizado. La gekolegojn de Magalhaes ege impresis liaj informoj pri la Universalaj Kongresoj, kun partoprenantoj el dekoj da landoj sed kun Esperanto kiel sola laborlingvo. Apenaŭ imagebla oni trovis la fakton, ke malgraŭ sia multnombreco la UK-oj estas organizataj ĉefe de volontuloj kun nur unu plentempa oficisto, dank' al kio la aliĝkotizoj de UK-oj estas tre malaltaj kompare kun aliaj kongresoj.

La vojaĝ- kaj restadkostojn de ambaŭ UEA-oficistoj kovris ICCA.



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz80c.htm