
S-ro Stjepan Mesic', prezidento de la Kroata Respubliko, akceptis la inviton de UEA fariĝi Alta Protektanto de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Zagrebo en 2001. Tiel ankaŭ la venontjara UK ĝuos la plej altan honoron, kiun povas doni la gastiganta lando.
Krom la Alta Protektanteco de la shtatestro, pri la prestiĝo de Esperanto en Kroatio atestas ankaŭ la multnombreco de eminentuloj de la kultura, scienca kaj politika vivo, kiuj akceptis membrecon en la Honora Komitato de la 86-a UK. Estas rimarkinde, ke ili ne nur principe simpatias kun la celoj de la UK, sed multaj el ili jam en antaŭaj okazoj donis konkretan apogon al Esperanto kaj al iniciatoj de Kroata Esperanto-Ligo. Ankaŭ la preparoj de la venontjara UK povis jam profiti de iliaj utilaj konsiloj.