Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 73b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 73b (2000-03-16)

Ekologia kaj kultura kontakto

Aperis ĵus KONTAKTO 2/2000.

KONTAKTO temas ĉi-foje pri ekologio kaj Esperanto-kulturo. Ĉefrolas la forceja efekto en informiva kaj alarmiga artikolo de Daniele Vitali, Italio/Luksemburgio. "Ni tuj devas agi", diras Vitali, "alikaze ni baldaŭ ĉiuj subakviĝos".

Alternativon kaj eblan solvon al la ekologia krizo prezentas Adrien Durandard, Francio. "Se ni ne baldaŭ lernos uzi la varmon de la suno, nuklea energio estos la plej taŭga energiofonto por nia planedo", argumentas Durandard, "ĉar ĝi apenaŭ poluas la aeron kaj tiel ne kontribuas al la forceja efekto".

Du E-rok-grupoj prezentiĝas en KONTAKTO ĉi-foje: jam furora PERSONE el Svedio kaj nova DOLĈAMAR el Finnlando. Intervjuiĝas la ĉeforganizantino de Kultura Esperanto-Festivalo (17-23 julio en Finnlando, vidu ), Riitta Ha"ma"la"inen, kiu konfesas sian pasion pri Esperanto-kulturo. Kulminas la kulturan parton recenzo pri la plej nova disko de PERSONE, "... sed estas ne".

Krome en KONTAKTO aperas artikolo pri rifuĝintoj en Afriko, eseo pri birdoj, kaj la kutimaj Enigmo, Bumerango (por opinioj de legantoj), originala novelo kaj multaj aliaj interesaĵoj. KONTAKTO, pro siaj facillingvaj artikoloj kaj varia enhavo, aparte bone taugas por kursoj kaj kluboj.

KONTAKTO regule informas kaj analizas sociajn kaj kulturajn fenomenojn, kaj provizas distron al legantoj de ĉiu aĝo. Ĉi-jare KONTAKTO okazigas konkurson pri facillingva verkado kun multaj interesaj kaj valoraj premioj (vidu KONTAKTO 1/00).

Abono de KONTAKTO por 2000 (6 n-roj) kostas 18 eŭrojn por la riĉaj landoj; por la landoj de la t.n. B-tarifo 9 eŭrojn. Grupaj abonoj (ekde 6 ekz.) ĝuas grandan rabaton. Abonojn akceptas la perantoj de UEA kaj la Centra Oficejo.

Vidu ankau www.esperanto.org/tejo



Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz73b.htm