Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 71b

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 71b (2000-03-02)

778 aliĝis al Tel-Avivo

Flagŝipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo (25 julio - 1 aŭgusto 2000) registris fine de februaro 778 aliĝintojn el 49 landoj.

Pinte de la statistiko staras Germanio (95), Japanio (79), Francio (59), Israelo (57), Pollando (55), Nederlando (48), Italio (37), Usono (29), Brazilo (26), Rusio (21), Korea Respubliko kaj Svedio (po 18).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz71b.htm