Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 69

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 69 (2000-02-21)

Trajna karavano al IJK

TEJO preparas neforgeseblan travivaĵon lige kun la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Honkongo. Temas pri trajna karavano el Moskvo al Honkongo, kiun TEJO organizas kune kun siaj landaj sekcioj en Rusio (REJM) kaj Ĉinio (ĈJEA).

La karavano startos la 17-an de julio, kiam la partoprenantoj renkontiĝos en Moskvo. De tie ili vojaĝos tra Siberio, Mongolio kaj Pekino al la sudĉinia metropolo. Okazos restado en Tomsk (kun partopreno en la junulara tendaro OrSEJT) kaj, laŭ la elekto de la partoprenantoj, aŭ en Mongolio aŭ en Pekino.

Eblas legi en la reto pli detalajn informojn kaj printi paperan aliĝilon. Du GIF-datumaroj estas printeblaj sub la adreso:

tpp24.net/Holger.Boos

kaj baldaŭ ankaŭ en la TEJO-paĝoj:

www.esperanto.org/tejo.

Bonvolu atenti, ke pro organizaj kialoj oni povas akcepti aliĝojn nur ĝis la 1-a de majo!

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz69.htm