
En la lastaj jaroj UEA sisteme evoluigis sian agadon en diversaj mondopartoj laŭ la principo, ke iliajn specifajn problemojn kaj cirkonstancojn plej bone konas lokaj aktivuloj. Sekve la Estraro de UEA nomumis specialajn komisionojn por mondopartoj, kies tasko estas kunordigi disvastigon de Esperanto kaj la agadon de jam ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj, kaj konsili la Estraron de UEA. La komisionoj konsistas plejparte aŭ tute el esperantistoj de la koncerna mondoparto.
Ĝis nun funkciis komisionoj por Afriko, Ameriko, Azio kaj arabaj landoj. Kiel kvina aldoniĝis al ili ĵus Oceania Komisiono, kun Brian Fox el Nov-Zelando kiel kunordiganto. Aliaj membroj estas Rosalie Schultz, Dietrich Weidmann, Kep Enderby kaj Renato Corsetti.
La adreso de la kunordiganto estas: Brian Fox, 634 South Titirangi Road,
Auckland 1007, Nov-Zelando. Ĉiu kiu havas intereson pri disvastigado
de Esperanto en la pacifika regiono, aŭ havas indikojn pri esperantistoj
loĝantaj tie, bv. kontakti la komisionon. Krom poŝte, eblas kontakti
ĝin ankaŭ rete per