
Unu el la plej longedaŭraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, spertis ioman kreskon de serĉantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998).
Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj), Rusio (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5 al nul). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, ĉar la ŝanĝoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo.
De tempo al tempo ekz. landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, ĉar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM dank' al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaŭ tiukampe la limigitaj rimedoj de la Esperanto-movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke ĉiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la Esperanto-gazetaro ankoraŭ pli multe diskonigu ilin.
De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso
de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon
kaj aliĝilon oni povas peti kontraŭ unu respondkupono. Por rekte
ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj
indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj.