
En diversaj okazoj tra la jaro 1999 oni jam raportis pri la bonega progreso de la vendoj de la libroservo de UEA. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de EUR 134848 (NLG 297165) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj jaroj ĝis tiam. Kresko je 6,4 procentoj en 1999 plialtigis la rekordon al EUR 143499 (NLG 316230).
Post kelkaj necesaj precizigoj la libroservo publikigos statistikon de
la plej furoraj titoloj.