
Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun (1944). El la franca trad. Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Rotterdam: UEA 1999. 52p. ISBN 92 9017 063 8. Prezo: EUR 6,50. Triona rabato ekde tri ekz.
Sojle de la jaro 2000, la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, aperis ĉe UEA bonega libro pri unu el ĝiaj plej gravaj subtemoj, edukado al toleremo kaj respekto de diverseco. La franclingva originalo de "Paĉjo, kio estas rasismo? ("Le racisme explique' ax ma fille"), aperinta en 1997, fariĝis enorme populara.
La aŭtoro de la libro, Tahar Ben Jelloun, naskiĝis en 1944 en Maroko. Ekde 1971 li vivas en Francio. En 1987 li ricevis la plej prestiĝan literaturan premion francan, Premion Goncourt, pro sia romano "La sakrala nokto".
Pri la ekesto de "Paĉjo, kio estas rasismo?" la aŭtoro skribas: "Infano estas scivolema. Ĝi faras multajn demandojn kaj ĝi atendas precizajn kaj konvinkajn respondojn. -- Akompanante min al manifestacio kontraŭ leĝo pri enmigrado, mia filino demandis min pri rasismo. Ni multe interparolis. La infanoj pli bone ol iu ajn komprenas ke oni ne naskiĝas rasista sed iĝas tia. Foje. Per ĉi tiu libro mi provas respondi la demandojn de mia filino. Ĝi celas la infanojn kiuj ankoraŭ ne havas antaŭjuĝojn kaj volas kompreni. Pri la plenkreskuloj, kiuj ĝin legos, mi esperas ke ĝi helpos ilin respondi la demandojn, pli embarasajn ol ni kredas, de siaj propraj infanoj."
Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil transdonis al internacia leganto la
verkon de Tahar Ben Jelloun en klara kaj facilflua Esperanto.