
La venonta 56-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos denove, unuan fojon post Chonan en 1994, en Azio! Kaj eĉ en unu el la plej interesaj kaj vidindaj urboj de tiu ĉi kontinento: Honkongo!
TEJO speciale ĝojas ke tiu ĉi IJK okazos ĝuste en tiu ĉi vigla urbego en Suda Ĉinio - ĝi permesos al la partoprenantoj sperti la sintezon de la etoso de unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en la mondo kun tiu de la ĉina kulturo. Tion garantias LKK kiu konsistas el lokaj junaj esperantistoj same kiel anoj de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio.
En Honkongo eblos sperti la signifon de la temo de tiu ĉi IJK per propraj okuloj: La transiro al tutmondiĝo-tutglobismo en la 21-a jarcento. Tio ĉi certe validas jam longe en la ekonomia senco kaj ĝuste tion eblas rigardi en Honkongo kie ĉiu mondskale laboranta firmao reprezentiĝas - sed kiuj evoluoj okazas ekz. en la socia vivo, rigardante la plifaciliĝon kaj malplikostiĝon de vojaĝoj ien ajn. Kiel spertas la nune juna generacio tiujn ŝanĝiĝojn apenaŭ imageblajn por la antaŭaj generacioj? Kia estas vivo antaŭ ni sub tiuj novaj cirkonstancoj?
Jen pri kio okupiĝos la kongresanoj. Kompreneble ankaŭ riĉa kultura programo estas antaŭvidita kaj partoprenantoj povas certi ke ankaŭ la tipa IJK-etoso ne mankos. Trovu ĝeneralajn kaj freŝajn informojn sub http://www.esperanto.org/ijk2000
Cetere, se vi volas ligi tiun ĉi certe unikan IJK-n kun neforgesebla alvojaĝo, partoprenu ankaŭ la trajnan karavanon de Moskvo tra Siberio, Mongolio kaj Pekino. Detaloj sekvos!
Aktualigitan aliĝilon por la IJK 2000 (per kies publikiĝo senvalidiĝas
ĉiuj aliaj publikigitaj aliĝiloj por tiu ĉi aranĝo)
haveblas en la CO de TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando,
rete