
Prepare al la jordania antaŭkongreso de la 85-a UK, la vicprezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis Amanon, la ĉefurbon de Jordanio, inter la 15-a kaj 17-a de novembro, kiel persona gasto de la ministro pri edukado, Faisal Al-Refou'h.
Corsetti renkontis plurfoje la ministron kaj kelkajn el liaj ĉefaj oficistoj. Al-Refou'h donis sian aŭspicion al la antaŭkongreso kaj certigis senpagan uzon de 100-persona salono en la urbomeza Reĝa Centro pri Kulturo la 22-an kaj 23-an de julio. La ministro - cetere profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato de Amano - mem ĉeestos la inaŭguron kaj parolos pri "Tutmondiĝo kaj la araba mondo".
La unuan renkontiĝon ĉeestis ankaŭ Natasha Twal, ĵurnalistino
de la reta novaĵagentejo Arabia.On.Line. Ŝi ekinteresiĝis
pri Esperanto pro la anoncoj kiujn UEA lokis, kadre de Kampanjo 2000, en
decembro 1998 en du jordaniaj tagĵurnaloj.