Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 60

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 60

Legolibro de Betty Salt

Lito apud la fenestro. Betty Salt (1907-1994). Ilustrita de F.L. Veuthey. Rotterdam: UEA 1999. 111p. ISBN 92 9017 068 9. 21cm. EUR 4,80. Triona rabato ekde tri ekz.

La kanada esperantistino Betty Salt (1907-1994) konatiĝis dum sia vivo kiel entuziasma loka aktivulo kaj grandanima mecenato de la Esperanto- movado. Ŝi estis dotita ankaŭ per la talento verki, kion atestas Lito apud la fenestro, postlasita kolekto de ŝiaj rakontoj, teatraĵetoj kaj poemoj, ĵus eldonita de UEA.

Multajn el siaj temoj Betty Salt ĉerpis el siaj spertoj kiel instruistino kaj el la kanada historio. Ofte ŝiaj tekstoj spiras la freŝan aeron de la kanada naturo, ĉar ili disvolviĝas meze de la vastaj arbaroj kaj prerioj de Kanado. Stile belaj, ili posedas ĉarmon kiu facile kaptas ankaŭ malpli spertan leganton, dank' al la relative facila lingvaĵo. Ankaŭ pro la mallongeco de siaj tekstoj Lito apud la fenestro bone taŭgas kiel progresiga legolibro.

Francisco L. Veuthey provizis la libron per bela kovrilo kaj internaj ilustraĵoj.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz60.htm