Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 59

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 59 (1999-11-25)

Ankaŭ ĉi-jare pli ol 7000 individuaj membroj en UEA

La individua membraro de UEA en 1999 superis 7000 la 24-an de novembro. Precize, UEA havis tiutage 7010 individuajn membrojn en 118 landoj. La fina nombro estos ankoraŭ pli alta, ĉar kotizoj konstante fluas al la Centra Oficejo. Kvankam estas konsilinde pagi la kotizon kiel eble plej frue, oni ja rajtas kotizi kiam ajn kaj ricevi la jam aperintajn eldonaĵojn de UEA kaj, en kazo de junaj membroj, tiujn de TEJO.

La individuaj membroj de UEA nombras konstante pli ol 7000 ekde la Jubilea Jaro 1987.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz59.htm