Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 57c

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 57c (1999-11-18)

30-jara prizorgado de la UEA-domo festata

Por la dua fojo ĉi-jare la laborantoj de la Centra Oficejo de UEA omaĝis 30-jaran karieron de sia kolego. Post Rob Moerbeek en julio, ĉi-foje temis pri la purigistino de la oficejo, s-ino Ina Merceij. Dum festa kafumado la direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, transdonis al ŝi Esperanto-horloĝon kiel donacon de la oficeja stabo. La direktoro adresis siajn dankvortojn ankaŭ al s-ro Wim Merceij, kiu ofte helpas sian edzinon en la purigado de la granda domo de UEA.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz57c.htm