
UEA disdonis por la tria fojo subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Entute 14 Esperanto-bibliotekoj sendis peton. La komisiono aparte ĝojis, ke unuafoje venis petoj ankaŭ el Sud-Ameriko.
La UEA-estrarano pri kulturo Tacuo Huĝimoto, ĝenerala sekretario Michela Lipari kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller dividis la ĉi-jare disponeblan sumon de 1825 eŭroj inter 9 petintoj. Ili ĉiuj ricevas librojn surbaze de siaj dezirlistoj.
La subvenciitoj estas: Bariloĉa Esperanto-Rondo, Argentino (EUR 275); Bona Espero, Brazilo (EUR 250); Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo (EUR 275); Ĉina Esperanto-Biblioteko (EUR 225); Hejmoj, Francio (EUR 275); Biblioteko Ramon Molera, Hispanio (EUR 150); Vicenza Esperanto-Centro, Italio (EUR 125); Esperanto-Klubo "Orstelo" de Tsaratanana, Madagaskaro (EUR 125); kaj Esperanto-Klubo "Ora Pordego" de Kievo, Ukrainio (EUR 125).
Petoj por la aljuĝo en 2000 devos atingi la Centran Oficejon de UEA
ĝis la 15-a de oktobro 2000. Ili devas konsisti el listo de dezirataj
libroj ordigitaj laŭ prefero, ĉar la subvenciojn oni ricevas ne
kiel monon sed kiel librojn. Bonvenas ankaŭ priskribo pri la biblioteko.
Konsiderataj estas nur bibliotekoj ne financataj de ŝtata, urba aŭ
alia ekstermovada instanco.