
Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a UK de Esperanto, Prago 1996. Red. D. Blanke, R. McCoy kaj O. Buller. Rotterdam: UEA 1999. 71p. ISBN 92 9017 062 X. 21cm. Prezo: EUR 7,10. (Triona rabato ekde 3 ekz.)
Ĉu ni bezonas lingvopolitikon? Kio fakte estas lingvopolitiko? Ĉu ĝi estas necesa nur por UEA, la ĉefa reprezentanto de la Esperanto-komunumo, aŭ ĉu ĝi devus koncerni la tutan komunumon? Ĉu por la konceptado kaj plenumado de nia lingvopolitiko eblas lerni el la spertoj de naciaj lingvoj?
Pri tiuj temoj diskutis la lingvopolitika seminario de UEA en la Praga UK en 1996. UEA ĵus eldonis libroforme ĝiajn materialojn, por ke ili povu esti bazo por plua lingvopolitika aktivado.
Krom la antaŭparolo de Detlev Blanke, Por aktiva lingvopolitiko
enhavas ses kontribuaĵojn. Humphrey Tonkin faras ĝeneralan enkondukon
al la koncepto de lingvoplanado. Yamasaki Seiko kaj Amri Wandel skribas
pri la lingvoplanadaj spertoj en siaj propaj lingvoj, respektive la japana
kaj la hebrea. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, Werner Bormann,
inventaras la aktualajn defiojn al tiu lingva institucio. Kun multaj ekzemploj
Renato Corsetti esploras la kreoliĝon de Esperanto, t.e. la streĉitecon
inter personaj gustoj kaj oficialaj normoj. Fine, Detlev Blanke resumas
la seminariajn diskutojn en analiza artikolo pri la taskoj, kiujn nia lingvopolitiko
frontas aŭ devus fronti. Blanke klopodas ankau difini, kiuj estu la
plenumantoj de tiuj taskoj.