Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 54

Gazetaraj Komunikoj

N-ro 54 (1999-10-28)

Internacia konferenco ekkonsciis pri lingvaj homrajtoj

Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organizaĵoj parto- prenis en la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizaĵoj, kiu okazis en la korea metropolo de la 10-a ĝis la 15-a de oktobro. Ĝi estis organizita de CONGO (platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN), de la Plenumkomitato de NRO-j asociitaj kun la Departemento de Publika Informado de UN, kaj de la Societo de Tutmonda Kunlaboro de la Universitato Kyung Hee. La kadra temo de la konferenco estis "NRO-j en la 21-a Jarcento".

UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun ĝia Departemento de Publika Informado, aktive partoprenis la Konferencon jam en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio. UEA speciale koncentris sian agadon al unu el la kvin temoj de la konferenco, Homaj Rajtoj. Kadre de ĝi estis okazigita, laŭ iniciato de UEA kaj de Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo, temgrupa sesio pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj". Ĝin gvidis Kep Enderby, prezidanto de UEA. Prof. Lee Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, faris enkondukan prelegon. Prelegis ankaŭ reprezentantoj de la Bahaa Internacia Komunumo kaj de la Ŭonbulisma Eklezio.

La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla diskuto la 35 partoprenantoj de la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK) kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j okazonta en Novjorko en majo 2000. La 15-an de oktobro la rekomendoj estis adoptitaj de la Tema Plenkunsido pri homaj rajtoj. (Vd. sube.)

Post la komuna seminario de UEA kaj la Alta UN-Komisiito pri Homaj Rajtoj en Ĝenevo aprile 1998, UEA denove sukcesis tiri en UN-medio atenton al la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj. Tiel UEA realigas sian strategian celon kreskigi konscion pri tiu neglektata kampo.

Dum la konferenco Korea Esperanto-Asocio funkciigis informbudon. Per informiloj en pluraj lingvoj, tradukoj de la Praga Manifesto, libroj, revuoj, afiŝoj k.a. materialoj la konferencanoj povis konatiĝi kun la lingvo kaj movado de Esperanto.


Rezolucio:

La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizaĵoj rekomendas;

1) ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK) metu en la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon de homaj rajtoj kauze de lingva malegaleco;

2) ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo;

3) ke EKOSOK raportu al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la rezultoj de ghiaj malkovroj, kaj

4) ke tiu ĉi Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu la suprajn erojn kiel rekomendatajn proponojn al EKOSOK kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j, antaŭvidata por 22-26 majo 2000, por iliaj atento kaj sekva agado.

(La 15-an de oktobro la rezolucio estis adoptita de la Tema Plenkunsido pri Homaj Rajtoj.)


La angla teksto de la rezolucio:

The 1999 Seoul International Conference of NGOs, Thematic Group Human Rights, recommends:

1) that the United Nations Economic and Social Council (ECOSOC) should place the subject of "Language and Human rights" on its agenda for an early meeting in order to discuss problems of global linguistic politics and the destruction of human rights caused by linguistic inequalities,

2) that such a meeting should consider the appointment of a Commission to explore the possibility of the use and practicality of an international auxiliary language,

3) that ECOSOC should report to the United Nations General Assembly the results of its findings, and

4) that this Seoul International Conference of NGOs submit the above as recommended proposals to the ECOSOC and to the NGO Millenium Forum scheduled for 22-26 May, 2000 for their attention and follow up action.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz54.htm