
La monata revuo "IS - Internationale Samenwerking" (Internacia Kunlaboro) de la nederlanda ministerio pri eksterlandaj aferoj dediĉis en sia oktobra numero preskaŭ tutan paĝon al la projekto "Indiĝenaj Dialogoj" (vd. Gazetara Komuniko n-ro 50).
La artikolo estis titolita "Esperanto konstruas ponton inter kulturoj",
kun la subtitolo "Kurso pri komunikado por indiĝenaj popoloj". Ĝi
priskribas la celojn de ID kaj raportas pri la unua kurso kun reprezentantoj
de 18 popoloj. Fine de la artikolo Snam Stanley Iko el Papua Nov-Gvineo
resumas la filozofion de ID: "Mi kredas ke Esperanto povas konstrui pontojn
inter homoj, ĉar la mondo havas lingvoproblemon. Unu parolas tion kaj
la alia tion ĉi, sed ni devas lerni kompreni unu la alian kaj la mondon."