
La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 51-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo.
Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondiĉoj:
POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
TEATRAĴO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
ESEO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, "Lingvo kaj kulturo de paco". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj.
KANTO: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj.
VIDBENDO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 1999. Unu premio.
Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2000. Por vidbendo oni sendu po unu ekz. ĝis la 1-a de julio 2000.
Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnneweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas.
PREMIOJ: Unua premio: EUR 190; dua premio: EUR 133; tria premio: EUR 76; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) EUR 133; Infanlibro de la Jaro: EUR 399.
PUBLIKIGO: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenos al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.
Detala regularo haveblas por unu respondkupono ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg
176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ retpoŝte