Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 50

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 50 (1999-10-15)

Kuraĝiga sukceso de kuraĝa projekto

Meze de septembro finiĝis la unua 3-semajna kurso kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj (ID). Tiu eksterordinara projekto ekdisvolviĝis pasintjare kaj ĝin iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge el la lingvoinstituto Narwal en Wassenaar, Nederlando. ID celas doni al la organizaĵoj de indiĝenaj popoloj rimedon por libere kaj senpere kunlabori kaj interkomunikiĝi. La rimedo estas Esperanto kaj ĝia uzo en la komputila reto.

Kiel oni povas imagi, Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge renkontis ne nur simpation sed ankaŭ fortajn dubojn pri la realigebleco de la projekto, kiam ili komencis prezenti ĝin al eblaj partneroj. Tamen jam en oktobro 1998 la Estraro de UEA decidis apogi la projekton kaj asignis al ĝi aŭspiciojn de UEA. Sekve UEA i.a. diskonigis ĝin en la revuo "Esperanto" kaj dum la maja konferenco de la Haga Alvoko por Paco. Esperantistoj en pli ol dek landoj envolviĝis en ID ekz. per tradukado de kursotekstoj kaj kiel "geonkloj", kiuj rete korespondas kun la kursanoj por ke ili spertiĝu en la lingvouzo.

La nelacigeblaj gvidantoj de Narwal sukcesis varbi por la projekto plurajn ne-Esperantajn partnerojn kaj sponsorojn, i.a. Nederlandan Centron por Indiĝenaj Popoloj, Instituton por Tutmonda Edukado kaj la bankojn ASN kaj Triodos.

La unua kurso estis la unua granda sukceso de la projekto. Ĝi havis 22 lernantojn. Ili reprezentis indiĝenajn organizaĵojn el Papua Novgvineo, Maroko, Ruando, Burkino, Rusio, Alasko, Kostariko, Gvatemalo, Ĉilio kaj Barato. Dum la unua semajno ili intense studis Esperanton. Dum la postaj semajnoj ili lernis uzi komputilon, korespondi rete kaj krei hejmpaĝojn. Jam dum la dua semajno ili ekkontaktis siajn geonklojn. La programon estris la iniciatintoj Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. La instruistaro estis internacia: Antonio Leoni de Leon el Kostariko, Aleksander Melnikov el Rusio, Katalin Smideliusz el Hungario kaj Atilio Orellana Rojas el Argentino.

UEA premiis en la lasta vespero la kursanojn per la libro "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj" kaj la instruistojn per "Lingva arto". La plej progresintaj kursanoj ricevis kiel ekstran premion membrecon en UEA.

Unu monaton post la fino de la kurso, Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge raportas, ke "duono de la grupo aktive uzas Esperanton kaj la aliaj iĝis efikaj ambasadoroj kaj ankaŭ ili verŝajne finfine aktive uzos Esperanton".

Jam fine de novembro sekvos dua kurso por 12 lernantoj.

Kiu deziras subteni akiron de lerniloj k.a. materialoj por ID, povos fari tion per donacoj al la konto de Kampanjo 2000 ĉe UEA, kun la indiko "Por ID'.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz50.htm