
La propono enhavu koncizajn prelegresumon (maksimume 200 vortoj) kaj biografion kun persona bibliografio. La prelego laŭeble (ne devige) rilatu al la kongresa temo, "Lingvo kaj la kulturo de paco". La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenas junaj kandidatoj kaj unuafojaj IKU-prelegontoj.
Regularon de IKU oni povas peti de UEA. Ĉe la libroservo de UEA haveblas
la presita prelegaro de la Berlina IKU-sesio. La kajero, redaktita de Michela
Lipari kaj kun 81 grandformataj paĝoj, kostas EUR 7,80.