Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝodokumentojgazetaraj komunikoj › gk 47

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 47 (1999-10-08)

Aperis nova Diskutkajero

ZAMENHOF, HODIAŬ. Diskutkajeroj 3. Andrea Chiti-Batelli. Rotterdam: UEA, 1999. 20p. ISSN 1388-2252. 21cm. Prezo: EUR 2,15 (triona rabato ekde 3 ekz.).

UEA eldonis trian kajeron, "Zamenhof, hodiaŭ", en la serio Diskutkajeroj. Ĝia aŭtoro estas la konata itala lingvopolitikisto Andrea Chiti-Batelli. Li verkis jam multajn librojn kaj artikolojn, aperintajn en pluraj lingvoj, pri la lingva problemo en la eŭropa kunlaboro. Tiukampe li povas bazi sin sur riĉaj propraj spertoj. Jam de 1944 li aktivas en la Eŭropa Federista Movado kaj dum multaj jaroj li estis funkciulo de la itala senato kaj sekretario de italaj delegitaroj en la Eŭropa Parlamento,

En "Zamenhof, hodiaŭ" Chiti-Batelli argumentas por sia tezo, ke la Esperanto-movado devus transformiĝi en politikan movadon, por povi sukcesi sur politikaj forumoj kiel la Eŭropa Parlamento. La lingva homaranismo de Zamenhof devus, laŭ li, esti reformulita konforme al la postulo politikigi la agadon por Esperanto kiel lingvo de eŭropa unuiĝo. Chiti-Batelli vidas tion kiel la "unuan paŝon por poste lanĉi ĝin kiel universalan lingvon".

Diskutkajeroj estas serio de artikoloj pri aktualaj temoj, diskutindaj aŭ jam diskutataj en UEA aŭ en la Esperanto-komunumo ĝenerale. La opinioj de la aŭtoroj ne nepre estas tiuj de UEA.

Lasta ŝanĝo:
2003-03-18
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz47.htm